Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko (Székesfehérvár)
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko en Székesfehérvár
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Székesfehérvár | |
Geografia situo | 47° 11′ 35″ N, 18° 24′ 50″ O (mapo)47.1930555618.41388889Koordinatoj: 47° 11′ 35″ N, 18° 24′ 50″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Fejér | |
diocezo | Székesfehérvár | |
Statuso | paroĥa preĝejo ekde 1948 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Cisterciana Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbocentro de Székesfehérvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum dominado de turkoj (ĝis 1688) en tiu ĉi loko estis moskeo, poste jezuitoj alvenis, kiuj konstruis kirkon en alian lokon. Ili konstruis alian preĝejon ĝuste en lokon de la moskeo inter 1742 kaj 1756. En 1773 la jezuitoj estis forpelitaj, poste paŭlanoj havis la preĝejon ĝis 1786, poste la germanaj loĝantoj uzis ĝin. Ekde 1813 la cistercianoj uzis la preĝejon (escepte la socialisman periodon). La orgeno estis farita en 1942. La konstruaĵo estis plene renovigita en 2014.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas laŭ la trotuaro kune kun la monaĥejo. La fasado estas simetria, flanke po unu turoj altiĝas. La turpintoj estas bulboformaj. Sur la fasado estas videblaj la konstrujaro MDCCLI (1751) kaj blazono de jezuitoj. Interne freskoj pentritaj de Caspar Franz Sambach kovras la murojn. La ĉefaltara bildo prezentas apoteozon de Johano Nepomuko. La dekstra flanka altaro estis farita en 1752 kaj dediĉita al Sankta Francisko. Károly Bebo kreis la predikejon. Sub la preĝejo kriptoj etendiĝas. Oni aprezas meblojn de la sakristio la plej bela eŭropa baroko. Ankaŭ kapelo Emeriko de Hungario troviĝas en la preĝejo.
Monaĥejo
[redakti | redakti fonton]La monaĥejo estis konstruita same ekde 1742. Ĝi nuntempe estas historia muzeo kun signifaj kolektaĵoj.
-
Fasado
-
Flanko de la preĝejo
-
Fenestro
-
La ĉefaltaro (kovrita per tuko)
-
Predikejo
-
Sankta Okulo super la predikejo
-
Meblo en la sakristio
-
Fresko
-
Mebloparto en la sakristio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine