Priska Haas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Priska HAAS (naskiĝis la ? en 1888 jaro; mortis la 20-an de julio en 1975 jaro, en Maribor, tiam Jugoslavio). Ŝi lernis esperanton jam en 1911 kaj partoprenis la 9-an UK en 1913. Ŝia aktiveco plektiĝis kun tiu de d-ro Henriko Haas (ŝia edzo), fondinto de la loka E-grupo (1910) kaj unu el la pioniroj de la jugoslava movado. Ŝi kunorganizis landajn kongresojn, gvidis multajn kursojn kaj longtempe estis delegito kaj fakdelegito de UEA.