Priskriba gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La priskriba gramatiko estas la tipo de gramatiko kiu celas priskribi la aktualan aŭ faktan uzadon de lingvo, evitante juĝi per preskriba maniero. Ĝi ligiĝas al difinita parolkomunumo kaj celas havigi regulojn de uzado por ĉiu ajn vorto konsiderata gramatike ĝusta en tiu komunumo. Ĝi indikas tiujn lingvojn kiuj prezentas similan strukturon, priskribante kiel estas organizitaj la minimumaj lingvaj unuoj kiuj konstituas la vortojn kaj tiuj kiuj formas la konstituantajn frazojn. Ĝi eliras el faktoj, kaj celas havigi la plej ĝustan klarigon pri la objetko dekomence difinita. La traktado de la lingvo kiel studfako en la priskriba gramatiko estas mala al tiu de la preskriba gramatiko. Dum la unua eksklude priskribas fenomenojn de la lingvo, la dua establas normojn laŭ kiuj difinitaj uzaĵoj de la lingvo estas konsiderataj ĝustaj kaj aliaj malĝustaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Willem Adelaar. (2004) The Languages of the Andes. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-36275-7.
  • Kazimierz Polański. (1999) Encyklopedia językoznawstwa ogólnego. Breslavia: Ossolineum, p. 215. ISBN 83-04-04445-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperante[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Nova hispanlingva gramatiko de la RAE (interkonsentita kun la aliaj hispanlingvaj akademioj) de 2009-2011, alirita la 6an de Februaro 2016.