Profetino Anna
| Profetino Anna | |
|---|---|
| Biblia persono | |
| homa biblia persono | |
| Verko | Luko 2 Kandelfesto |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Okupo | profeto |
Anna (hebree חַנָּה, malnovgreke Ἄννα) aŭ Anna la profetino estas virino menciita en la evangelio laŭ Luko. Laŭ tiu evangelio, ŝi estis maljuna juda virino kiu profetis pri Jesuo en la Templo de Jerusalemo. Ŝi aperas en Luko 2: 36-38 dum la prezento de Jesuo ĉe la templo, kristane memorigata per la kandelfesto.

Nova Testamento
[redakti | redakti fonton]En la evangelio laŭ Luko ŝi menciatas kiel sekve:
|
El tiuj tri versoj de Luko, la jeno konatas pri Anna:
- Ŝi estis profetino.
- Ŝi estis filino de Penuel (hebree פְּנוּאֵל, Pənū’êl, lia nomo havas la signifon "vizaĝo de dio" kaj samas kiel antikva juda loĝloko en nuna Jordanio).
- Ŝi estis membro de la izraelana tribo de Aŝer.
- Ŝi estis vidvigita post sep jaroj de geedzeco (ŝia edzo ne estas nomita).
- Ŝi estis devota judo kiu regule praktikas preĝon kaj faston.
Luko priskribas ŝin kiel "grandaĝa". Kvankam la esperantlingva Londona Biblio klare sugestas ke ŝi ankoraŭ viviss 84 jarojn post kiam la edzo post 7-jara edzeco estis morta, multaj bibliaj versioj kaj malnovaj komentoj deklaras ke ŝi havis sume 84 jarojn,[2][3] kio ankaŭ el biologia vidpunkto pli probablas - ĉiukaze 84 jaroj estas alta aĝo.
Eklezia tradicio kaj adoro
[redakti | redakti fonton]La katolika eklezio kaj la Orientaj ortodoksaj eklezioj memorfestas ŝin kiel sanktulo "Anna la profetino". La orientaj ortodoksaj eklezioj konsideras ke ŝi kaj Simeon, saĝa maljuna viro kiu kun ŝi estas en la templo kiam alportatas la beba Jesuo, estas la lasta profetoj de la Malnova Testamento. Ambaŭ havas sian memorfestan tagon la 3-an de februaro, la tagon post la tradicia memoro de la kandelfesto.

