Verda Promenvojo René-Dumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Promenejo René-Dumont)
Verda promenvojo René-Dumont
Viaduc des Arts
Viaduc des Arts
Viaduc des Arts
urba parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

(Vidu la situon sur mapo : Parizo)
Verda promenvojo René-Dumont
Geografia situo 48° 50′ 36″ N, 2° 23′ 4″ O (mapo)48.84322612.3843765Koordinatoj: 48° 50′ 36″ N, 2° 23′ 4″ O (mapo)
Map
Verda promenvojo René-Dumont
Lando(j)  Francio
Urbo Parizo
Urboparto 12-a arondismento
Geografio
Trajtoj
Kreo 1988
vdr
Ŝtuparo je la fino de la promenejo (Porte d'Auteuil, Bld. Périphérique)
Ŝtuparo je la fino de la promenvojo (Avenue Daumesnil, proksime de Bois de Vincennes)

Verda promenvojo René-Dumont (oficiale en la franca lingvo: Coulée verte René-Dumont, antaŭe nomata Promenade Plantée) estas verdokoridoro en la 12-a arondismento de Parizo kiu antaŭe estis fervoja linio.

La promenejo estas 4,5-a km longa. La promenvojo malfermiĝis en 1993 kaj estis dum longa tempo la sola verda vojo sur viadukto. Ĝi situas preskaŭ por la duono de sia longeco sur viadukto. Alirebla ekde ŝtuparo en Avenue Daumesnil eblas promeni tra parko inter Bosko de Vincennes kaj la Placo Bastille.

La promenejo estis la unua supertera fervojo (nomata Viaduc des Arts) rekonstruita en publika verda areo. Ĝi iĝis modelo por multaj similaj projektoj, kiel ekzemple la en 2009 malfermita High Line en Novjorko [1].

Similaj projektoj ekzistas ankaŭ en St. Louis (Misurio), Filadelfio, Jersey City, Ĉikago kaj Roterdamo.

Ankaŭ en la 16-a arondismento de Parizo ekzistas komparebla promenejo.

La promenvojo La Coulée René-Dumont aperas en la filmo Before Sunset (2004).

La parizaj metrostacioj plej proksimaj al la promenejo estas Bastille, Gare de Lyon, Montgallet, Daumesnil, Bel-Air.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) About the high Line. Fostering a strong community and neighborhood. (Pri la High Line. Akceli fortan komunumon kaj najbarecon). Friends of the High Line, alirita la 14-an janauaro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]