Saltu al enhavo

La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus
Kovrilo de eldono de 1934
Kovrilo de eldono de 1934
skribita verko • monografio
Aŭtoroj
Aŭtoro Max Weber
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1905
Ĝenro nefikcio
Honorigoj International Sociological Association Books of the Century
vdr

La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo (originale germane Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus) estas libro verkita de Max Weber, germana sociologo, ekonomikisto, kaj politikisto. Dekomence serio de eseoj, la origina germana teksto estis komponita en 1904 kaj 1905, kaj estis tradukita en la anglan la unuan fojon fare de Talcott Parsons en 1930.[1] Ĝi estas konsiderata fonda teksto en ekonomia sociologio kaj sociologio ĝenerale.

En la libro, Weber verkis ke kapitalismo en Norda Eŭropo evoluis kiam la protestanta (precipe kalvinisma) etiko influis grandajn nombrojn de personoj por engaĝiĝi en laboro en la normala (nereligia) mondo, disvolviĝante siajn proprajn entreprenojn kaj engaĝiĝante en komerco kaj al la akumulado de riĉo (kapitalo) por investado. En aliaj vortoj, la protestantisma laboretiko estis grava forto malantaŭ la neplanita kaj nekunordigita urĝo[2] de moderna kapitalismo. Tiu ideo estas konata ankaŭ kiel "Protestanta Etikotezo."[3]

En 1998 la Internacia Sociologia Asocio listigis tiun verkon kiel la kvara plej grava sociologia libro de la 20a jarcento.[4]

  1. (2002) The Protestant ethic and the "spirit" of capitalism and other writings. Penguin. ISBN 978-0-14-043921-2.
  2. McKinnon, AM. (2010). 'Elective affinities of the Protestant ethic: Weber and the chemistry of capitalism'. Sociological Theory, vol 28, no. 1, pp. 108-126.[1]
  3. Kim, Sung Ho (Aŭtuno de 2008). Max Weber. The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, CSLI, Stanford University. Alirita 21a de Aŭgusto 2011 .
  4. ISA - International Sociological Association: Books of the Century. International Sociological Association (1998). Alirita 2012-07-25 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Albrow, Martin. (1990). Max Weber’s Construction of Social Theory. London: MacMillan
  • McKinnon, AM. (2010). 'Elective affinities of the Protestant ethic: Weber and the chemistry of capitalism'. Sociological Theory, vol 28, no. 1, pp. 108–126.[5]
  • O’Toole, Roger. (1984). Religion: Classical Sociological Approaches. Toronto: McGraw Hill.
  • Parkin, Frank. (1983). Max Weber. London and New York: Routledge
  • Poggi, Gianfranco. (1983). Calvinism and the Capitalist Spirit: Max Weber’s Protestant Ethic. Amherst: University of Massachusetts Press

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]