Protestantismo:Esperanto-movado

El la Enciklopedio de Esperanto de 1934 pri rilatoj inter protestantismo kaj la Esperanto-movado:
Protestantoj. La strukturo de la protestanta(j) eklezio(j) tute ne estas favora al enkonduko de helplingvo, ĉar internaciaj rilatoj preskaŭ ne ekzistas. Eĉ en la naciaj eklezioj mem estas tiel profunda malunueco, ke int. organizo ŝajne ne estas ebla. Nur en la lastaj jaroj komenciĝis internacia movado, kiu ne nur celas la prot. sed ankaŭ aliajn ekleziojn: La Tutmonda Unio por internacia amikeco inter la eklezioj.
Protestantaj pastroj ofte uzis kaj fervore propagandis Esperanton. La unuaj inter ili certe estas Friedrich Schneeberger (Svislando) kaj Rust (Anglio). En 1908 ili eldonis la gazeton La Biblia Tradukisto, ties celo estis baldaŭ kunmeti plenan tradukon de la Biblio. Pastro Archibald John Ashley (Anglio) en 1913 komencis kolekti la Esperantistajn prot. ekleziulojn en speciala Ligo «Eklezia Esperantista Ligo» kaj li komencis eldoni revueton. Sed la agado baldaŭ finiĝis. En Finnlando la luterana pastro Heino Pätiälä eldonis gazeton la La Kristana Espero en 1920. Li tre fervore propagandis Esperanton. Ankaŭ lia laboro devis ĉesi pro manko de intereso en la ekleziaj rondoj.
Inter la neekleziaj prot. organizaĵoj estas du grandiozaj movadoj de la junularo. La nur-vira movado estas la Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj (angle: Young Men's Christian Association = Y. M. C. A., germane: Christlicher Verein Junger Männer = C. V. J. M.). Laŭ la statistiko 1928 tiu ĉi organizaĵo kalkulis 10.034 societojn kun 1.588.000 membroj en 55 nacioj. En la centra komitato en Ĝenevo jam en 1907 la ĝenerala sekretario barono Waldemar von Starck, kiu kaŭzis la ekstarigon de la movado Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), fervore propagandis Esperanton. Ankaŭ liaj oficaj sekvintoj, Rudolf / Rodolphe Horner[1] kaj Christian Phildius[2] faris tion. La societo baldaŭ eldonis kelkajn broŝuretojn en Esperanto ; diversaj grandurbaj societoj komencis Esperanto-kursojn.
La dua, eĉ ankoraŭ pli granda int. organizaĵo estas movado de prot. junuloj, la Kristana Celado (angle: The Christian Endeavour - C. E., germane: Jugendbund für Entschiedenes Christentum = E. C.), kies centro estas en Usono. Ĝi ampleksas pli ol 2 milionojn da membroj en multaj nacioj. Ankaŭ tiu ĉi organizaĵo en 1907 kaj 1908 propagandis Esperanton inter siaj anoj. Unue la usona ĵurnalo The Christian Endeavour regule enhavis artikolojn en Esperanto, poste ankaŭ la germana Die Jugendhilfe publikigis artikolojn pri kaj en la helplingvo. - La milito tre malfortigis la intereson je Esperanto en ambaŭ organizaĵoj. (v Biblio, Diservoj) Paul Hübner.
Organizo fondita en 1913, de la protestanta pastro Archibald John Ashley estis la Eklezia Esperantista Ligo. La Ligo, precipe ĝia fondinto, eldonis de 1918 ĝis 1923 propran revuon La Eklezia Revuo. Celo estis per Esperanto kunigi la laboron de diversaj eklezioj kaj krei laborkomunumon inter ili. La Ligo de 1923 ne plu funkcias. P. B. (Paul Bennemann?)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ foto de la ekzekuta komitato de la Kristana Asocio de Junaj Viroj en Ĝenevo el 1917 nomas lin germane Rudolf Horner, kiel ĉiuj aliaj nacilingvaj dokumentoj alireblaj, same La Brita Esperantisto - numero 269, aŭgusto (1927), p. 225, kiu precizigis lian nomon al Rudolf Horner-Dürst, sed EdE de 1934 nomis lin franclingve Rudolphe.
- ↑ foto de Christian Phildius el 1913 en lia oficejo de la Kristana Asocio de Junaj Viroj en Ĝenevo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]