Provinco Beni Suef
provinco Beni Suef محافظة بني سويف
| |
---|---|
gubernio de Egiptio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Beni Suef |
Areo | 1 322 km² |
Loĝantaro | 2 290 527 (stato: censo de 2006) |
ISO-kodo | EG-BNS |
provinca flago
| |
La provinco Beni Suef aŭ Bani Suŭajf respektive Suvejf (arabe محافظة بني سويف, latinliterigo Muḥāfaẓat Banī Suwaif respektive Muhafazat Beni Suef) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 2 290 527 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Beni Suef.
La provinco limas norde je la provincoj Fajum kaj 6-a de Oktobro, oriente je la provincoj Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar) kaj Helŭan, sude je la provinco Minja (Al-Minja) kaj okcidente je la provinco 6-a de Oktobro. La orienta parto de la provinca teritorio jam apartenas al la dezerto Saharo.
|