Provinco Cuanza Norte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la provinco en Angolo

La provinco Cuanza NorteKwanza Norte ("norde de la rivero Cuanza") estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 24 110 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 400 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo N'Dalantando. La teritorio situas en la okcidento de la lando, oriente de la nacia ĉefurbo Luando kaj de la provinco Bengo ĉirkaŭanta tiun urbon.

La regiono estas malurba: Laŭ la stato de 1988 el la tiam pli ol 365 000 nur 18 000 vivis en urboj. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj.

Vidu ankaŭ

  • la najbaran provincon Cuanza Sul
  • kaj atentu ke la vorto Cuanza respektive Kwanza, en Esperanto angola kvanzo, ankaŭ uziĝas por la ŝtata valuto