Provinco Gor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Gor
غور

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĉagĉaran (aŭ Chaghcharan resp. Čaġčarān)
Areo 36 479 km²
Loĝantaro 680 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-GHO
vdr

Gor, ankaŭ latinliterigita Ghor, Ghwor, Gur kaj Gawr (paŝtoe/perse غور) estas provinco en Afganio. La teritorio havas 680 000 loĝantojn[1] La provinca ĉefurbo Ĉagĉaran situas en alto de 2.280 m super la marnivelo borde de la rivero Hari Rud.

La infrastrukturo de la provinco estas sub la nacia averaĝo.[2] La provinca centro Ĉagĉaran havas flughavenon.[3].

La Minareto de Jam estas aparta vidindaĵo en la provinco; ĝi estas listigata monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj

la Minareto de Jam

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
  2. Ghor Provincial Profile.pdf detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (angle, stato oktobro 2006)
  3. informo pri la flughaveno de Ĉagĉaran fare de la afgania ministerio pri transporto kaj civila aviado