Provinco Kaljubija
provinco Kaljubija محافظة القليوبية
| |
---|---|
gubernio de Egiptio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Banha |
Areo | 1 001 km² |
Loĝantaro | 4 237 003 |
ISO-kodo | EG-KB |
provinca flago
| |
La provinco Kaljubija, ankaŭ literumata Al-Qalyubiyya (arabe محافظة القليوبية, latinliterigo Muḥāfaẓa al-Qalyūbīya respektive Muhafaza al-Kaljubija) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Ĝi situas en la suda parto de la Nildelto. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 237 003 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Banha.
La provinco limas norde je la provinco Garbija (al-Gharbiyya), oriente je la provinco Ŝarkija (aŝ-Ŝarqiyya), sude je la provinco Kairo (al-Qahira) kaj okcidente je la provincoj Minufija (al-Minufiyya) kaj 6-a de Oktobro.
|