Provinco Luanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la provinco en Angolo

La provinco Luanda estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 2257 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de 2006 havis 1 823 282 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Luando, la nacia ĉefurbo de Angolo. Laŭ areo temas pri la plej malgranda provinco de Angolo: ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano.

Pli grandaj urboj en la provinco estas inter alie Cacuaco, Viana, Cazenga, Ingombota, Kilamba Kiaxe, Maianga, Rangel, Samba kaj Sambizanga. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj.