Provinco Matruh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Matruh
محافظة مطروح

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Marsa Matruh
Areo 212 112 km²
Loĝantaro 322 341 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-MT
provinca flago
provinca flago
vdr

Matruh (arabe محافظة مطروح, latinliterigo Muḥāfaẓat Maṭrūḥ respektive Muhafazat Matrah) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 322 341 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Marsa Matruh. La teritorio kovras la nordokcidenton de Egiptio kaj situas en la nordo de la Libia Dezerto.

La provinco limas norde je la Mediteranea Maro, oriente je la provincoj Aleksandrio (Al-Iskandarija), Buhajra (Al-Buhajra) kaj 6-a de Oktobro, sude je la provinco Nova Valo (al-Ŭadi al-ĝadid) kaj okcidente je Libio.