Provinco Nuristano
Provinco Nuristano | |
---|---|
ĉefurbo | Parun |
areo | 9 224 km² |
loĝantaro | 145 400 (2004) |
loĝdenso | 15,8 loĝ./km² |
ISO 3166-2 | AF-NUR
|
Nuristano (en Esperanto „lando de lumigo“, antaŭ la islamigo Kafiristano) estas provinco (velajat) en la oriento de la ŝtato Afganio. La provinco situas ĉe la suda flanko de la alta montaro Hindukuŝo. Ĝi kreiĝis dum la jaro 2001 el la nordaj partoj de la provincoj Kunaro kaj Lagmano.
Najbaraj provincoj
La provinco Nuristan de nordo en horloĝa senco limas al la najbaraj provincoj Badaĥŝano, Kunaro, Lagmano kaj Panĝŝiro.
Distriktoj
Nuristano disdividatas laŭ ses distriktoj (volusvali):
- Bargi Mata
- Kamdeŝ
- Mandol
- distrikto Nuristano
- Ŭama kaj
- Ŭajgal
Vidu ankaŭ
- la artikolojn pri la tribaro nuristananoj kaj pri la nuristana lingvaro.
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul