Provinco Sistano kaj Baluĉistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Sistano kaj Baluĉistano
perse ‏‏‏‏استان سيستان و بلوچستان

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Zahedan
Areo 181 785 km²
Loĝantaro 2 405 742 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 13,2 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-13
la fortikaĵo Naseri en Iranŝahr
la fortikaĵo Naseri en Iranŝahr
vdr

La provinco Sistano kaj Baluĉistano - perse ‏‏‏استان سيستان و بلوچستان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Zahedan. La provinco kovras areon de 181 785 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 405 742 loĝantojn. La nomo indikas ke la teritorio estas parto de la historia regiono Baluĉistano aŭ Baluĉio.

Administra divido

La provinco konsistas el 8 distriktoj:

  • Ĉahbahar (Chahbahar, Tschahbahar)
  • Iranŝahr (Iranshahr, Iranschahr)
  • Ĥaŝ (Khash, Khasch)
  • Neekŝahr (Neekshahr, Neekschahr)
  • Saravan
  • Sarbaz
  • Zabol
  • Zahedan