Provinco Suezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Suezo
محافظة السويس

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Suezo
Areo 17 840 km²
Loĝantaro 510 935 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-SUZ
vdr

Suezo (arabe محافظة السويس, latinliterigo Muḥāfaẓa as-Suwais respektive Muhafaza as-Suŭajs) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 510 935 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Suezo. La teritorio, kiel facilas imagi, situas en la zono de la Sueza Kanalo.

La provinco limas norde je la provinco Ismailija, oriente je la provincoj Norda kaj Suda Sinajo, sude je la provinco Ruĝa Maro kaj okcidente je la provincoj Kairo kaj Helŭan.