Provinco Talas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Talas
Provinco
FlagoBlazono
region of Kyrgyzstan [+]

LandoKirgizio

Koordinatoj43° N, 73° O (mapo)42.572.5Koordinatoj: 43° N, 73° O (mapo)
ĈefurboTalas
- koordinatoj43° N, 73° O (mapo)42.572.5Koordinatoj: 43° N, 73° O (mapo) [+]
Areo11 400 km² (1 140 000 ha) [+]

Loĝantaro216 100 [+] (2005)
Denseco18,96 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2KG-T

Provinco Talas (Tero)
Provinco Talas (Tero)

Provinco Talas (Tero)
Provinco Talas (Tero)
DEC
Provinco Talas
Provinco Talas

Map
Provinco Talas
Vikimedia Komunejo:  Talas Region [+]
vdr

La provinco Talas (aŭ regiono respektive oblasto Talas, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Талас областы ["Talas oblasti"], ruse Таласская область [Talaskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 11 400 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2005 en la provinco vivis 219 800 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Talas. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provinco Ĵalalabat kaj provinco Narin, al la aŭtonoma regiono Ŝinĝango en Ĉinio, al Taĝikio, la kirgizia provinco Batken kaj al Uzbekio.

La provinco baze estas U-forma valo malferma en la okcidento. La norda limo estas difinita fare de la Kirgiza Ala-Too-montaro, kiu ankaŭ konsistigas la sudan limon de la provinco Ĉuj. Ĉe la orienta fino, la Talas Ala-Too-montoĉeno deflankiĝas kaj markas la sudan limon. La rivero Talas fluas tra la centro de la valo. La ĉefa aŭtoŝoseo (A361) eniras el la oriento tra la montopasejo Ötmök (fermita en vinto) kaj kondukiĝas suben en la valon al Taraz en Kazaĥio. Proksime de la vala "buŝo" en Kizil-Adir, plia ŝoseo kondukiĝas norden direkte al Taraz kaj alia suden sur la montopasejo Kara-Buura al la provinco Ĵalalabat. En la sovetunia epoko, antaŭ la ŝtata sendependiĝo kaj de Kirgizio kaj de Kazaĥio, la plej multaj komercaj ligoj de la provinco estis al la urbo Taraz. La historia "batalo de Talas" okazis ĉi-tie.

Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco[redakti | redakti fonton]

Distriktoj de la provinco[redakti | redakti fonton]

La provinco estas administre dividita en 4 distriktojn:

Distrikto Ĉefurbo
distrikto Bakaj-Ata Bakaj-Ata[7]
distrikto Kara-Buura Kizil-Adir
distrikto Manas Pokrovka
distrikto Talas Manas[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-19.
  2. informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2010-11-14. Alirita 2010-09-19.
  3. informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2010-11-14. Alirita 2010-09-19.
  4. eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-19.
  5. importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-19.
  6. investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-19.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-20.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-06. Alirita 2010-09-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]