Talas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la mezepoka urbo "Talas" en nuna Kazaĥio vidu la artikolon Taraz. Por la urbo Talas en Turkio vidu Talas (Turkio).
Talas
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 886  (2009) [+]
Loĝdenso 2 530 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 72° 14′ O (mapo)42.51666666666772.233333333333Koordinatoj: 42° 31′ N, 72° 14′ O (mapo) [+]
Alto 1 280 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Talas (Kirgizio)
Talas (Kirgizio)
DEC
Talas
Talas
Situo de Talas

Map

vdr


Talas - kirgize kaj ruse en cirila alfabeto Талас - estas malgranda urbo en nordokcidenta Kirgizio, situanta en valo de la samnoma rivero Talas inter du imponaj montoĉenoj. La geografiaj koordinatoj estas 42° 31' norde kaj 72° 14' oriente, kaj en 2009 la urbo havis 32 900 loĝantojn. La urbeto estas la administra centro de samnoma provinco Talas. Talas estis fondita fare de orientslavasj setlistoj en 1877.[1] Sude de la urbo situa la valo Beŝ-Taŝ ("kvin rokoj") kun samnoma nacia parko.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La urba ekonomio estis tradicie orientita direkte al la antikva urbo de Taraz (antaŭe nomita Talas kaj Dĵambul) en nuntempa Kazaĥio. Tiel la urba ekomio kaj tiu de la tuta valo severe suferis post la disfalo de Sovetunio, la transformo de la antaŭaj sovetuniaj respublikoj al suverenaj ŝtatoj, kaj la starigo de severaj limkontroloj fare de la kazaĥiaj aŭtoritatoj: Transportaj kaj komercaj ligoj al la resto de Kirgizio estas malhelpataj fare de la menciitaj imponaj montoĉenoj kiuj dividas la valon Talas de la regionoj de la valo Ĉuj kaj de Biŝkeko. La sole motorcikle kaj aŭte veturebla strato al Biŝkeko kaj la resto de la ŝtato Kirgizio leviĝas ĝis alteco de pli ol 3500 metroj super la marnivelo tra la montpasejo Ötmök (fermita en vintro) antaŭ ol remalsuprenvojante en multaj kurbiĝoj al la valo Ĉuj kaj Biŝkeko.

Manas[redakti | redakti fonton]

La mita kirgiza nacia heroo, Manas, laŭdire naskiĝis en la kirgizaj Ala-Too-montoj de la provinco Talas. Malmultajn kilometrojn ekster la urbaj limoj de Talas situas maŭzoleo, kiun oni supozas esti tiu de Manas kaj tial nomas Kümböz Manas. Tamen, la enskribaĵo en la riĉe dekorita fasado dediĉas ĝin al "...la plej glora inter ĉiuj virinoj Kenizek-Ĥatun, la filino de emiro Abuka". Legendo klarigas ke la vidvino de Manas, Kanikej, post la morto de sia edzo mem libervole ordonis la falsan enskribaĵon por misgvidi la malamikojn de sia edzo kaj preventi la detruon de la tombo kaj malhonorigan misuzon de la kadavro. La konstruaĵo probable konstruiĝis en la jaro 1334. Ĝi nun enhavas muzeon dediĉitan pri la eposo ĉirkaŭ la heroo Manas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficiala retejo de Talas[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]