Provinco Kadizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco de Kadizo)
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Kadizo (Cádiz)

Escudo de la provincia de Cádiz.svg

Flag Cádiz Province.svg

Estas parto de Hispanio
Administra centro Kadizo (Cádiz)
Loĝantaro 1 240 175
Loĝdenso 166,55 loĝ./km²
Areo 7 436 km² (743 600 ha)
Provinco Kadizo (Cádiz) sur la mapo de Hispanio
Provinco Kadizo (Cádiz) sur la mapo de Hispanio
Geografia situo 36° 30′ 0″ N, 5° 45′ 0″ U36.5-5.75Koordinatoj: 36° 30′ 0″ N, 5° 45′ 0″ U [+]
Provinco Kadizo (Hispanio)
DEC
Provinco Kadizo
Situo de Provinco Kadizo (Cádiz)
Hor-zono UTC+01:00 [+]
Poŝtkodoj 11 [+]
ISO 3166-2 ES-CA
www.dipucadiz.es [+]
La kategorio en la Komunejo Provinco Kadizo [+]
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Kadizo (hispane Cádiz [kAdis]) situas en suda parto de Hispanio en Andaluzio. Ĝi limas la provincojn Onubo (Huelva), Sevilo (Sevilla) kaj Malago (Málaga), la britan posedaĵon Ĝibraltaro, kaj Atlantikon. Ĝia ĉefurbo estas Kadizo (Cádiz).

Geografie oni povas distingi kelkajn zonojn, norde la Sierra de los Alcornocales kaj Sierra de Grazalema (kie oni povas trovi arbaron de pinsapo, Natura Parko kaj Biosfera rezervejo), sude la plej loĝataj partoj, kie oni povas trovi du metropolajn areojn, tiun de Kadiza Golfeto kaj tiun de Ĝibraltara Kampo, kaj belegajn naturajn strandojn ĉe Tarifa kaj Kabo Trafalgar (ĉe kiu okazis la fama Batalo de Trafalgar) kaj kiu aktuale estas grava turismejo, tre ŝatata de veltabulistoj.

Gravaj urboj estas:

Multaj lokoj en la provinco havas la titolon "de la Frontera" (= "de la limo"). Ĝi devenas el la tempo de la "rekonkero" (reconquista) de la Iberia Duoninsulo de la maŭroj kaj signifas, ke iam la fronto de la konkerado estis ĉe tiu urbo.

Komarkoj estas:

  • Kadiza Golfeto
  • Ĝibraltara Kampo
  • La Janda

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Kadizo (Kadizo)
DEC
Kadizo
Kadizo
Provinco Kadizo kun la samnoma ĉefurbo Kadizo