Trebujena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Trebujena
Ayto-Trebujena-P1060485.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Andaluzio
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Kadizo
Departemento Costa Noroeste (Nordŭesta Marbordo)
Poŝtkodo 11560 [+]
Retpaĝaro www.trebujena.com
Politiko
Urbestro Manuel Cárdenas Moreno (IU)
Demografio
Loĝantaro 7 028  (2019) [+]
Loĝdenso 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 52′ N, 6° 11′ U (mapo)36.8694758-6.1754543Koordinatoj: 36° 52′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 69 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 69 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Map of Trebujena (Cádiz).png
Situo de Trebujena
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Trebujena [+]
Information icon.svg
vdr

Trebujena [trebuĤEna] estas municipo en la nordo de la provinco Kadizo, Andaluzio, Hispanio.

En 2005 ĝi havis loĝantaron de 6.893 homoj.

La vilaĝo situas 57 kilometroj norde de provinca ĉefurbo Kadizo. Municipa teritorio limas kun Jerez de la Frontera kaj Sanlúcar de Barrameda en la provinco Kadizo kaj Lebrija en la provinco Sevilo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la definitiva nomo “Trebujena”, la loko estis konata pere de malsimilaj nomoj: Tarbos, Colobona, Tarbissana, Tarbuxena, Terra Buxena, ĉiuj el ili havas fenican, grekan, latina, araban aŭ kastilian devenon, tio pruvas la antikvan fondiĝon de la vilaĝo. Verŝajne, la vorto “Trebujena” devenas de la nomo de la latina familio Trebecio, al ili apartenis tiuj ter-pecoj, kiuj pro tio ricevis la nomon “Trebeciana”, kun tiu nomo oni trovis kelkajn amforojn por oleo produktitaj en la zono. Kvankam antaŭ la alveno de la romianoj tutcerte jam popoloj dum la Bronza Epoko sidejis en tiu zono, tiel oni eltrovis groton uzata kiel tombejo en tiu epoko. Kiam la islamanoj konkeris la Iberan Duoninsulon ili nomigis la vilaĝon kiel “Tarbaŝana”; en la 12-a jarcento la araba geografo Al-Idrisi menciis en sia verkaro riveran havenon inter Alĥeciro kaj Sevilo, sendube temis pri ĉi tiu urbo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La fino de la rivero Gvadalkiviro ŝanĝiĝis el la geografia vid-punkto dum la lastaj du mil jaroj. Kiam la romianoj okupis la Iberan Duoninsulon la rivero finiĝis en la Lacus Ligustinus, ne rekte en la Oceanon Atlantikon. Iom post iom, tiu lago sekiĝis kaj la tero okupis tiun lokon. La vilaĝo Trebujena aŭ pli bone dirite, la romia Trebeciana, situis flanke de tiu lago.

En la jaro 1250 la reĝo Ferdinando la 3-a akiris la vilaĝon senlukte, dank’al paca submeto de kelkaj vilaĝoj post la konkero de la Sevila regno-lando en la jaro 1248. La kastilia reĝo Ferdinando la 4-a donacis la vilaĝon al Senjoro de Sanlúcar, vilaĝo el kiu municipe sendependiĝis Trebujena nur en la jaro 1494.

Dum la sekvantaj jarcentoj Trebujena estis tipa ter-kultura vilaĝo kie cerealoj kaj olivoleo estis la ĉefaj produktoj kaj viv-rimedoj. Dum la unua duono de la 20a jarcento ekzistis tie, kaj en apudaj zonoj, forta maldekstrema movado, tiel dum la Hispana Enlanda Milito la persekutado kontraŭ respublikanoj kaj ĝenerale kontraŭ (supozitaj) maldekstruloj estis terura, kun pli ol cent mortpafitoj. Post la milito kaj ĉefe dum la 1060-aj kaj 1970-aj jaroj la enloĝantaro malpliiĝis pro la migrado en industriajn zonojn de Hispanio, ĉefe Madrido kaj Barcelono kaj eĉ al aliaj eŭropaj landoj, kiel Germanio, Belgio kaj Svisio.[2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ter-kulturado daŭre estas la ĉefa viv-rimedo de Trebujena, ĉefe ceraloj, oliv-oleo kaj ankaŭ produktado de vino, tie oni rikoltas vin-berojn kiuj poste estos uzataj en Jerezo por ellabori la mondfaman ŝerean vinon.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Guzmán el Bueno, malgranda fortreso ĉirkaŭigita nuntempe de privataj konstruaĵoj, do ne videbla en la pinto de monto kiel multaj aliaj kasteloj. La islamanoj starigis ĝin dum la 13-a jarcento.
  • Kampar-domo de Alventus, nome kampara domo sur antikva romia haveno apud la rivero Gvadalkiviro. Oni devas averti, ke la rivero Gvadalkiviro tiutempe estis tre uzita komunik-linio inter Sevilo kaj la Atlantika Oceano por sendi cerealojn kaj oliv-oleon al Romio. Tie troviĝis multnombraj arkeologiaj restaĵoj.
  • Vent-muelejo, konstruita dum la 16a jarcento laŭ araba stilo. Ĉi tiu muelejo troviĝas en la pinto de la Monteto de la Dehesa. Ene de ĝi oni muelis cerealojn.
  • Preĝejo La Purísima Concepción, la plej granda preĝejo en Trebujena. Starigita dum la 17a jarcento, oni diras, ke ĝi estis konstruita sur alia islama templo. La pordego de “El Perdón” de la jaro 1620 estas belega.[4]

Kinarto[redakti | redakti fonton]

En 1987 ĉirkaŭ Trebujena Steven Spielberg filmis por Imperio de la Suno ("Empire of Sun").

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por la tuta ĉapitro "Turismi en… TREBUJENA (Kadizo)", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 24-25.
  2. Por la tuta ĉapitro "Turismi en… TREBUJENA (Kadizo)", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 25-26.
  3. "Turismi en… TREBUJENA (Kadizo)", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, p. 26.
  4. Por la tuta ĉapitro "Turismi en… TREBUJENA (Kadizo)", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 26-27.