Psiĥopompo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefo sur ĉizita funebra lekitoso ĉe Ateno: Hermeso kiel psiĥopompo enkondukas la subenirintulojn, Myrrhine al Hadeson. (Nacia Arĥeologia Muzeo de Ateno)

Psiĥopompoj (el la Greka vorto ψυχοπομπός, psuchopompos, kiu laŭvorte signifas "gvidanto de animoj")[1] estas estaĵoj, jen spiritoj, jen anĝeloj, jen diaĵoj kiuj aperas je multaj religioj kaj kies respondeco estas la eskortado de ĵus-mortintuloj el la Tero al postmorto.  Ilia rolo ne estas juĝi ilin, sed simple provizii al ili sekuran vojon. Aperante kutimege je funebra arto, psiĥopompoj estis portretitaj plurfoje je malsamaj kulturoj kiel antropomorfaj estaĵoj, hundojĉevaloj, korvoj, strigojkukoledoj. Kiam aperas birdŝajne, ili kutime estas videblaj amase, ĉe la hejmo el mortontulo.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Antikvaj religioj[redakti | redakti fonton]

Klasikaj ekzemploj de psiĥopompuloj estas la Antikva Egipta dio Anubo, la Greka dio Karono, la Romia dio Merkuro, aŭ la Etruska dio Vanto.

Religio[redakti | redakti fonton]

La formo de Ŝivao kiel Tarakeŝvaro je Hinduismo rolas ege simile, kvankam alportas la animojn al Moŝko anstataŭ al postmorto.[2]

Laŭ la Persa tradicio, Danea, la zaratuŝtrisma gvidulino, aperas kiel bela kaj juna servistino.[3]

Ene de Judismo kaj Islamo, Azraelo rolas anĝelon de Morto kiu alportas la animojn ĉielen.[4]

Laŭ multaj kulturoj, la ŝamano plenumis la rolon de psiĥopompulo, sed tamen tio ofte ankaŭ kuntrenas akompanadon de la animo al la korpo je la naskiĝo.

Psiĥologio[redakti | redakti fonton]

Je analiza psiĥologio, psiĥopompo estas peranto inter la senkonscia kaj konscia mondoj. Ĝi estas homigita reve kiel saĝa homo, aŭ iam kiel helpema besto.

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

La plej kutima nuntempa ekzemplo el psiĥopompo aperante je popola kulturo estas la Mortulo (homa skeletulo kun falĉilo), kiu datiĝas je la 15-a jarcento en Britio kaj estis adaptita je pluraj aliaj kulturoj tutmonde je lastaj jaroj, kiel ekzemple, la Ŝinigamio en nuntempa Japana kulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "ψυχοπομπός - Henry George Liddell, Robert Scott A Greek-English Lexicon". Perseus.tufts.edu. [1] Alirita la 7an de Majo 2018.
  2. "The Mercury-Woden Complex: - A Proposal", p. 27
  3. Zoroastrianism After Life. Zoroastrian Funeral. Alirita: Marto 2017.
  4. "Death, Angel Of - JewishEncyclopedia.com". jewishencyclopedia.com. [2] Alirita la 7an de Majo 2018.