Puente la Reina de Jaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puente la Reina de Jaca
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22753
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 276  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 47′ U (mapo)42.556824-0.78639509999999Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 47′ U (mapo) [+]
Alto 707 m [+]
Areo 48,126689 km² ( 481 2.6 689 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puente la Reina de Jaca (Provinco Ŭesko)
Puente la Reina de Jaca (Provinco Ŭesko)
DEC
Puente la Reina de Jaca
Puente la Reina de Jaca
Situo de Puente la Reina de Jaca
Puente la Reina de Jaca (Hispanio)
Puente la Reina de Jaca (Hispanio)
DEC
Puente la Reina de Jaca
Puente la Reina de Jaca
Situo de Puente la Reina de Jaca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puente la Reina de Jaca [+]
vdr

Puente la Reina de Jaca [pŭentelaREJna deĤAka] (en aragona Puen d'a Reina de Chaca​) estas municipo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝia municipa teritorio inkludas la loĝlokojn Santa Engracia de Jaca kaj Javierregay.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Javierregay.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Jacetania, norde de la rivero Aragón. Ĝi estas norde de Bailo kaj sude de Valle de Hecho; totale la municipa teritorio limas norde kun Valle de Hecho, oriente kun Santa Cilia de Jaca, sude kun Bailo kaj okcidente kun Canal de Berdún.

La loĝloko Puente la Reina de Jaca mem (707 msm) estas je 74 km nordokcidente de Huesca ĉe la nacia ŝoseo N-240 kaj la Aŭtoŝoseo A-21, kiuj kondukas al Jaca oriente. La loĝloko estas ĉe ponto super la rivero Aragón, kiu nomas la lokon: Puente la Reina havas signifon kiel Ponto de la Reĝino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 11-a jarcento la loko estis defendejo el la apuda Regno Navaro.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Puente la Reina de Jaca: oni malaltiĝis ĝis nunaj 261 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo Jakoba Vojo, vintraj sportoj kaj proksimaj skiejoj).

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo, romanika ermitejo de Aragonavilla, kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]