Pordo de la Suno (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puerta del Sol)
Pordo de la Suno
placo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 25′ 1″ N, 3° 42′ 13″ U (mapo)40.41694-3.70361Koordinatoj: 40° 25′ 1″ N, 3° 42′ 13″ U (mapo)

Formoduoncirklo

Pordo de la Suno (Madrido) (Madrido)
Pordo de la Suno (Madrido) (Madrido)
DEC

Pordo de la Suno (Madrido) (Hispanio)
Pordo de la Suno (Madrido) (Hispanio)
DEC
Map
Pordo de la Suno
Vikimedia Komunejo:  Puerta del Sol [+]
vdr

40° 25′ 01″ N 3° 42′ 13″ U / 40.41694 °N, 3.70361 °U / 40.41694; -3.70361 (mapo)

Aspekto de la Pordo de la Suno kun la nova interŝanĝilo de Metroo kaj Proksimaĵoj (novembro 2009).
Ĉefa fasado de la Reĝa Poŝt-Oficejo en la Pordo de la Suno

La Pordo de la Suno, SunpordoSunpordego (hispane Puerta del Sol) estas placo en Madrido (Hispanio). Ĉi tie troviĝas la tiel nomata Kilometro Nulo de la radiaj ŝoseoj de Hispanio (ekde 1950). Speciale elstaras la horloĝo de la Poŝta Domo, kiu estis konstruita kaj donacita en la 19a jarcento de José Rodríguez de Losada, kies sonorilbatoj je la 12-a nokte la 31a de decembro markas la tradician ekmanĝadon de 12 vinberoj por la granda plimulto de la hispanoj. Ties sonorilbatoj estis elsendataj televide unuafoje la 31a de decembro 1962, kaj de tiu jaro ili estas seninterrompe elsendataj de diversaj televidkanaloj de la hispana televido.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La Pordo de la Suno en ĝiaj komencoj estis unu el la alirebloj de la palisaro kiu rondiris Madridon en la 15-a jarcento. Tiu ĉi palisaro arigis en sia perimetro la mezepokan suburbon kiu floris ekster la kristana muro de la 12-a jarcento. La nomo de la pordo ŝuldiĝas al bildo pri suno kiu ornamis la enirejon. Kvankam de la 12-a al la 19-a jarcento la pordo estis grava renkontiĝejo, ĝi ne estis difinita placo kiel la Plejgranda Placo, kaj ĝi okupis la duonon de la nuna areo.

La Poŝta Domo estis konstruita de la franca arkitekto Jaime Marquet inter 1766 kaj 1768; poste ĝi estis Ministerio de la Registaro (interna) kaj Ĝenerala Ministerio pri Sekureco de la Ŝtato dum la regado de la diktatoro Francisco Franco kaj nuntempe ĝi estas la sidejo de la Prezidanteco de Madrido. Tiu ĉi Poŝta Domo estas la komenco de la posta konstruado de la ĉirkaŭo, kio hodiaŭ estas konata kiel Puerta del Sol, kaj de ĝia kreskanta graveco kiel centra loko de Madrido. Post la konvertado de la Poŝta Domo en la Ministerio de la Registaro (1847), oni decidis malkonstruigi kelkajn domojn de la loko por sekurigi la konstruaĵon. Por tio oni malkonstruis du monaĥejojn kaj oni decidis konstrui domegojn kun fasadoj formante duoncirklon. Kiel rezulto estas la hodiaŭa granda placo. Postaj reformoj okazis en 1959 kaj en 1986. Dum tiu lasta oni senaŭtigis grandan parton de la placo. El 2004 al 2009 oni konstruis transportan interŝanĝejon por kunigi la fervojan reton kun la subtera reto de la metroo ĉe Sol. Ties enirejo, simila al iglo reŝanĝis la aspekton de la Sunpordo.

Nune prezidas la placon statuon de la reĝo Karlo la 3-a, kiu laboris por la urba renovigo de Madrido. Aliaj vidindaĵoj estas statuoj de Mariblanka, kopio de alia malnova kiu ekzistis ĉe fontano, okcidente, la simbola urso ĉe arbuto, kiu aperas en la madrida blazono, oriente, kaj surtegmente reklamo de alkohola entrepreno "Tío Pepe", survivanta al malpermeso pro populareco.

Politika historio[redakti | redakti fonton]

La atako de mamelukoj de Goya

Ekde la 16a jarcento jam estis grava komercejo. Ĉar centra renkontiĝejo tiu loko vidis gravajn eventojn de la hispana historio kiaj akceptado de reĝoj, insurekcioj ktp. En marto de 1766 tiu placo estis grava loko kie okazis granda parto de la Tumulto de Eskilaĉo. Tiu loko estis kie okazis unua popola ribelo de madridanoj kontraŭ la franca armeo la 2an de majo 1808, kiu inspiris faman pentraĵon de Goya nome La atako de mamelukoj. Dum la tuta 19a jarcento estis areo de kafejoj kaj trinkejaĉoj kie oni babiladis pri la poliltikaj eventoj kaj kie kunsidis diversaj grupoj laŭ la epokoj, nome de artistoj, verkistoj, de revoluciuloj kiaj liberaloj, respublikanoj, socialistoj ktp. La 12an de novembro de 1912, la ĉefministro José Canalejas estis mortpafita ĉe la librovendejo San Martín fare de anarkiisto. Poste estis kie okazis la proklamo de la Dua Hispana Respubliko la 14an de aprilo, 1931. Dum la Hispana Enlanda Milito la placo suferis oftajn bombardadojn fare de la armeo de Francisco Franco kiu preskaŭ sieĝis la urbon, tiele la 17an de novembro granda bombo kreis krateron de 20 m de diametro kaj 15 m de profundo, kio elirigis eĉ la relojn de la metroo al la surfaco. La 31an de decembro oni bombardis dum la celebro de la jarfinaj vinberoj. Post la milito oni konstruis grandajn vendejojn en la areo kaj oni disvastigis la vendadon de loterio kaj ĵurnaloj, kio fakte jam estis tradicia. Dume la prizono estis terurejo por politikaj arestitoj. La 13an de septembro de 1974 ETA atencis kontraŭ kafejo Rolando de la apuda strato Correo, apuda siavice al la prizono, kie kutime ĉeestis policanoj: tiu bombo okazigis 12 mortintojn kaj pli ol 70 vunditojn.

Puerta del Sol, Tio Pepe Neon Advertisment
Oso y el Madroño, Puerta del Sol, Tio Pepe Neon Advertisment

La 21an de majo 2011 en la tuta Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defiis malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazas ĉefe en tiu centra madrida placo Puerta del Sol (kies nomo denove famiĝas tra la tuta mondo), sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj. Ĝi iĝis simbolo de la Movado 15-M.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]