Purpura orobanko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orobanche purpurea
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La purpura orobanko, Orobanche purpurea, estas planto-specio de la familio de orobankoj nome Orobankacoj (Orobanchaceae). La nomo devenas el la fakto ke ĝiaj floroj estas purpuraj. Temas pri parazita planto. Ĝi ekzistas en granda parto de Eŭropo.
Priskribo[redakti | redakti fonton]

Orobanche purpurea estas unujara planto, kiu distingiĝas ekzemple el Orobanche ramosa pro siaj blu-violaj floroj eĉ pli grandaj, kun malhelviolaj vejnoj, 1,8-2,5 cm aŭ plie. La tigo estas 15 al 40 cm alta sed ĝis 60 cm aŭ eĉ plie, kaj pli granda en la bazo; la folioj estas mallarĝaj kaj lanĉoformaj. La infloresko estas densa, de ĝis 20 cm de longo; la korolo estas iome sonorilforma, kaj malsupraj loboj iome ovoformaj kun rondeca kaj fajna pinto. Ĝi floras fine de printempo kaj dum somero. Ĝi estas parazita de Achillea millefolium kaj de Artemisia campestris.