Pál Gombás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Gombás
Persona informo
Naskonomo Gombás Pál János Antal
Naskiĝo 5-an de junio 1909 (1909-06-05)
en Antau
Morto 17-an de majo 1971 (1971-05-17) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

Pál Gombás [gombAŝ], hungare Gombás Pál estis hungara fizikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (ekde 1946).

Pál Gombás naskiĝis la 5-an de junio 1909 en Hungario, en Selegszántó (nuntempa Antau en Aŭstrio). Li mortis la 17-an de majo 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Gombás frekventis universitaton en Budapeŝto, ekde 1932 li instruis en la sama universitato, poste en aliaj universitatoj, ekzemple en Universitato Kolozsvár kaj universitato en Szeged. En 1947 li migris al Usono, sed post unu jaro li revenis. Li estis elstara fizikisto, kiu okupiĝis pri la kvantuma mekaniko, atomoj, pri ties kerno kaj pri la metaloj. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1950.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 12 faklibroj
  • 130 sciencaj studoj, eseoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]