Pál Justus
Pál Justus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1905 en Pécs | ||||
Morto | 28-an de decembro 1965 (60-jaraĝa) en Timișoara | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, NVh-730 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Kölcsey Ferenc Gimnázium (en) (1915–1923) vd | ||||
Partio | Socialdemokrata Partio de Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Pálné Justus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto poeto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
JUSTUS Pál estis hungara sociscienca verkisto, poeto, tradukisto naskita en Pécs la 6-an de aprilo 1905 kaj mortinta en Temesvár la 28-an de decembro 1965.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Justus Pál studis en Bologna kaj Parizo inter 1924–1927. Ĝis 1944 li estis bank-, respektive privatoficisto en Budapeŝto. En 1944 oni deportis lin. Post 1945 li estis centra komitatano de la socialdemokrata partio, redaktoro de la revuo Szocializmus, poste landkunvena deputito. En 1949 oni malliberigis lin laŭ fikciaj akuzoj, kaj liberiĝis en 1955, oni rehonorigis lin je la fino de 1955. Li estis respondecredaktoro ĝis sia morto de la Libroeldonejo Corvina. Li tradukis la sonetojn de Shakespeare, verkojn de Sartre, Wilhelm Weitling, Voltaire, Guy de Maupassant, Cocteau, Gorki kaj de aliaj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Fekete ormok alatt (poemoj, Bp., 1925);
- Az utak éneke (poemoj, Bp., 1930);
- A szocializmus útja (Vojo de la socialismo), (studoj, Bp., 1945);
- A monopolkapitalizmus gazdasági szerkezete (Bp., 1946).