Péter Balázs (arkivisto)
Péter Balázs (arkivisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1922 en Kiskunhalas |
Morto | 23-an de oktobro 1991 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | arkivisto |
Péter Balázs [balAĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balázs Péter estis hungara historiisto, arkivisto.
Péter Balázs[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1922 en Kiskunhalas, li mortis la 23-an de oktobro 1991 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Balázs maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948, post 2 jaroj arkivistan diplomon. En la lernojaro 1948 li instruis en gimnazio, poste li praktikadis jaron en la centra arkivo. En la sekvaj jaroj li laboris en pluraj arkivoj, fine inter 1979–1984 li estis vicarkivestro. Intertempe li kolektis kolektis hungarajn materialojn en eksterlandaj arkivoj, krome li multe okupiĝis pri Győr. Li kandidatiĝis (CSc) en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1954, 2 filoj naskiĝis en 1958 kaj 1963. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1971 kaj 1976.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A területi levéltárakban található feudáliskori összeírások katalógusának elkészítése. (1957)
- Les archives d’état de Hongrie en 1962. (1963)
- Győr város történetének kérdései. Győr a feudalizmus végén. (1964)
- Viale Prelà bécsi pápai nuncius jelentései az 1848-as magyar forradalomról. (1974)
- A megyei városok iratanyaga a Horthy-korszak utolsó éveiben és a frontvonal áthaladása idején. 1–2. (1988)
- A levéltárügy rendezéséről szóló 1947. évi XXI. tc. útja Sopron vármegye kezdeményezésétől az 1947. évi kihirdetésig. (1993)