Péter Harrach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Harrach
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1947 (1947-11-02) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Katolika Universitato Pázmány Péter • Stephen I of Hungary High School
Okupo
Okupo politikisto • teologo
vdr

Péter Harrach [harah], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Harrach Péter Pál estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, teologo.

Péter Harrach [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Harrach abiturientis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1966, poste li frekventis teologian akademion, kiun li finis en 1972. Post siaj studoj li estis helpanto ĉe pastroj, post jaroj li ricevis jam postenon en la katolika eklezio. En 1989 li aliĝis al la kristandemokratoj, poste li ricevis diversajn postenojn en la partio kaj municipo. Li estas parlamenta deputito ekde 1998. Li estis ministro pri socialaĵoj kaj familio inter 1998 kaj 2002 en Unua Kabineto Orbán. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]