Péter Sárik
Péter Sárik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1972 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Péter Sárik [ŝArik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárik Péter estas hungara ĵazpianisto, komponisto. Krom la ĵazo li ofte muzikas pop-muzikon, Latin-Amerikan muzikon kaj mondmuzikon.
Péter Sárik [1] naskiĝis la 6-an de majo 1972 en Cegléd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Sárik aĝis 7, kiam li komencis pianludi. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, en la aĝo 15 li fondis jam orkestron. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1997. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Lakatos Szakcsi, Károly Binder kaj János Gonda. Post la diplomo li ricevis lecionojn pri klasika muziko de Ilona Prunyi. Li aliĝis al diversaj orkestroj, sed ekde 2007 li muzikas en sia propra triopo. Kiel komponisto, li ricevis kelkajn premiojn en Usono kaj Britio. Resume li ricevis premiojn inter 2004-2015.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio Arkivigite je 2019-03-17 per la retarkivo Wayback Machine