Latin-Amerika muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Latinamerika muziko estas arnomo por la dancoj, ritmoj kaj stiloj de la muziko ludataj en latinamerikaj landoj. Kiel tipaj laŭ stilo oni plejparte rigardas la muzikformojn, kiujn oni kutime ligas kun muziko el Kubo: miksaĵo inter hispanaj melodiaj kaj afrikaj ritmaj influoj.

Tamen ekzistas ankaŭ latinamerikaj landoj, en kiuj aliaj influoj dominis la tradician muzikon, ekz. en la muziko de la Andoj (Bolivio, Peruo), en kiu ankaŭ ekzistas antaŭkolumbaj stilelementoj kiel supratona harmoniko kaj kvintonismo. Plua ekzemplo estas bosanovo el Brazilo kun stilelementoj de ĵazo samkiel la argentina kordoba kvarteto kaj ĉamameo kun alpolandaj, italaj kaj orienteŭropaj elementoj.

Populara muziko historia kaj virinoj[redakti | redakti fonton]

Latinamerika Populara muziko estas produkto de triobla etna miksaĵo: eŭropa, amerika kaj afrika. Ĉi tiu procezo de kunfandiĝo komenciĝis dum la konkero de la amerika kontinento fare de hispanoj kaj portugaloj. Paralele al militista konflikto, kiu ampleksis la tutan Centran kaj Sudan Amerikon, la hispanoj entreprenis multflankan agresan aktivadon pri ĉiuj aspektoj de la okupitaj teritorioj. En tiu kruda socio de milito, sklaveco, perforto, senigado, la Eklezio pere de misiistoj respondecis pri la religia kaj spirita asimilo de la indiĝenoj kaj afrikaj sklavoj. Por tiu celo ili uzis muzikon kiel efikan rimedon por altiri ilin, ne nur al la kristana religio, sed ankaŭ al akceptado de la nova situacio.

Kiam la eŭropa muziko kontaktiĝis kun la indiĝenaj kantoj kaj la afrikaj ritmoj, ekkomencis la kunfandiĝo de ĉi tiuj tri matricoj kiuj estis malsamaj sed ne malkongruaj. Siavice la tri grandaj grupoj havis komunajn elradikiĝojn. Tia estas la kazo de hispanoj kaj afrikanoj, "ekzilitaj" en tiu nova mondo, kvankam ne pro la samaj kialoj. Same, la indiĝenoj, la solaj aŭtoktonoj, estis malpliigitaj pro la milito kaj la epidemioj alportitaj de la konkerintoj;  ili estis subigitaj kaj marĝenigitaj en siaj triboj, forpelitaj de siaj landoj, moroj, dioj kaj sinjoroj; ili sentis sin ekzilitaj en sia propra teritorio.

En ĉi tiu procezo de perforta evangelizado la Eklezio ludis (muzike) fundamentan rolon, instruante la arton ludi instrumentojn kaj disvastigante novajn sonojn en publikaj festoj kaj ceremonioj. Ili enkondukis muzikan gamon pli larĝan ol la kvintona, tipa por la indiĝenaj kaj afrikaj loĝantaroj; Ili alportis melodian kaj poezian repertuaron, parolan kaj skriban (kantaroj kaj partituroj).

Por la mekzikaj indiĝenoj de antikva Tenoĉtitlano, muzika agado estis ekskluzive religia rito kaj neniam abstrakta arto. Sed la lernolokoj havis perfektan sistemon de muzika edukado, “veraj muzikaj konservatorioj” laŭ la unuaj atestantoj de Nov-Hispanio, Fray Bernardino de Sahagún kaj Diego Durán. En ĉi tiuj institucioj la studentoj, filoj kaj filinoj de la nobeloj lernis dancon kaj kanton, kaj ankaŭ la arton ludi muzikajn instrumentojn. Tamen ĉi-lasta estis instruita ekskluzive al viroj. Saman diskriminacian situacion pri ludado de instrumentoj oni observas en la afrika muziko

Dokumentoj de la tempo de la konkero de Ameriko estas malabundaj, sed ĉiuj fontoj indikas la gravecon de ritmo kaj sinkopo en la afrika muziko. Unu el la plej interesaj aspektoj estas la ‘voĉa-vorto’: sonkvalito, kiun posedas ĉiuj estaĵoj kaj fenomenoj en la naturo, kiuj povas iĝi vorto, komunikante mesaĝon transdonita pere de la jam konata “parolanta tamburo”.

En la genezo de latinamerika populara muziko, indiĝenoj, afrikanoj kaj iliaj posteuloj ludis decidan rolon, sisteme renversante la ritmon de hispanaj kaj mestizaj melodioj kaj dancoj, kreante kulturajn esprimojn kreolan, nacian, aŭtoktonan.

La plej konata ekzemplo estas tiu de la "francaj nigruloj", sklavoj el Sankta Domingo kiuj alvenis al Santiago de Kubo, fuĝante de la sklavigo, kiel Teodora Ginés. Ĉi tiuj muzikistoj senvestigis polkojn, valsojn kaj kontraŭdancojn de ilia burĝa rigideco kaj akompanis ilin per perkutadoj, laŭ la ritmo de la fama "cinquillo”.

En 1743 ekfunkciis la kolegio Rosa de Santa María de Valladolid, kiu edukis junajn virinojn en disciplinoj kiel brodaĵo, kuirado, kantado kaj muziko, sed sen profesiaj celoj. La celo estis trejni ilin kiel junajn saĝulinojn, ornamitaj per ĝenerala kulturo, por fari sin pli allogaj kiel virtaj edzinoj kaj virinoj de la socio.

Unu el la unuaj misiistoj alvenintaj, Fray Pedro de Gante organizis en Texcoco la unuan muzikan lernejon de eŭropa tipo en la tuta Ameriko. Sed, same kiel en Eŭropo, ankaŭ en la nova kontinento virinoj indiĝenaj aŭ hispanaj, ne estis menciitaj en la muzikaj kronikoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Krom unu bonega escepto: Sor Juana Inés de la Cruz. Esperanza Pulido parolas pri la "miraklo de Sor Juana ... okazinta nur unufoje en koloniaj tempoj danke al la escepta genio, per kiu la naturo dotis ŝin". Sed oni devas aldoni, ke Sor Juana fine devis rezigni pri sia genio, ĉar la Eklezio malpermesis ŝian intelektan aktivadon, dum jaroj timigante ŝin per pekoj kaj infero….

Eble tia silento pri muzika aktivado de virinoj havas rilaton al la Edikto de la Papo Inocento la 9-a kiam en 1686 deklaris: “Muziko estas tute malutila al la modesteco, kiu respondas al la virina sekso, ĉar virinoj estas distritaj de la funkcioj kaj okupoj, kiuj respondas al ili ... Neniu virino ... sub ia preteksto devas lerni muzikon (aŭ) ... ludi ian ajn muzikan instrumenton.” Ĉi tiu Edikto estis renovigita en 1703 de la Papo Klemento la 11-a.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (41) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

Bongoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]