Sor Juana Inés de la Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sor Juana Inés de la Cruz
Sor Juana Inés de la Cruz, 1732 - Fray Miguel de Herrera.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1651 (1651-11-12)
en Nepantla de Sor Juana Inés de la Cruz
Morto 17-an de aprilo 1695 (1695-04-17) (43-jara)
en Meksikurbo
Mortokialo epidemio • epidemic typhus
Tombo Meksikurbo
Lingvoj angla latina naŭatla
Ŝtataneco MeksikoNova Hispanio
Subskribo Sor Juana Inés de la Cruz
Okupo
Okupo poeto • romkatolika monaĥino • verkisto • matematikisto • filozofokomponistodramaturgoreligiulo
Verkoj Los empeños de una casa
El divino narciso
Primero sueño
Neptuno alegórico
Respuesta a Sor Filotea de la Cruz
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Fratino Johana Ines de la Kruco (hispane kaj plennome: Juana Inés de Asbaje y Ramírez de Santillana, plej konata kiel Sor Juana Inés de la Cruz, naskiĝis en San Miguel Nepantla, la 12-an de novembro 1651 - mortis en Meksikurbo, la 17-an de aprilo 1695) estis monaĥino kaj verkistino novhispana de la Ora epoko.

Kultivinte la lirikon, la aŭto-Sacramentalo kaj teatron, samkiel la prozon, ŝi estas konsiderata la plej grava literatura figuro de Nov-Hispanio. Pro graveco de ŝia verkado, ŝi ricevis surnomojn kiaj «la fenikso de Ameriko», «la Deka Muzo» aŭ «la Deka meksika Muzo» de siaj samtempuloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Je tre frua aĝo, ŝi lernis skribadon kaj legadon. Juana apartenis al la kortego de Antonio de Toledo y Salazar, markizo de Mancera kaj la 25-a vicreĝo de Nova Hispanio.

Kiel infano, ŝi montris talenton de genieco: ŝi lernis legi en la aĝo de tri jaroj. Do ne surprizas, ke en la aĝo de ok jaroj ŝi verkis sian unuan sakramentan laŭdon. Ankaŭ dum la infanaĝo ŝi ricevis 20 lecionojn pri latina lingvo per kio ŝi akiris sufiĉan solvemon kiu surprizis ĉiujn. Ŝi baldaŭ malkovris la bibliotekon de sia avo kaj ŝi lernis ĉion, kio estis konata en tiu tempo. La mirinda inteligenteco de la juna Juana Inés vekis tian admiron, ke la vicreĝo preparis ekzamenon por Juana antaŭ kvardek universitatanoj. Ŝi surprizis ĉiujn per la akreco de siaj scioj kaj sia natura spriteco. Tio favoris ŝian socian rilaton kaj ŝian eniron en la kortegon.

La vicreĝa kortego estis unu el la plej kleraj kaj brilaj lokoj en la vicreĝlando. Abundaj kunvenoj estis partoprenataj de teologoj, filozofoj, matematikistoj, historiistoj kaj ĉiaj humanistoj. Tie, kiel korteganino, la adoleskantino Juana disvolvis sian intelekton kaj siajn literaturajn kapablojn. La vicreĝino estis la unua protektanto de la knabina poeto. Antaŭ ol plenumi siajn dudek jarojn ŝi vidis sian nomon presitan por la unua fojo per la eldono de la poemo "Haltu, kantocigno, la dolĉa akĉento ...".

Kiel virino, Juana Inés havis antaŭ si nur du socie respektindajn eblojn: geedziĝonkonsekri sian vivon al la Eklezio. La unua signifus la finon de ŝia intelekta vivo. La konvento, aliflanke, permesus al ŝi la trankvilecon necesan por dediĉi sin al siaj studoj. Konsilite de ŝia konfesprenanto,  Ŝi eniris la Ordenon de San Jeronimo, kie la disciplino estis malstreĉita, ĉar tio permesis al ŝi studi, skribi, okazigi kunvenojn kaj ricevi vizitojn. Ŝi prenis la nomon de Sor Juana Inés de la Cruz. Ŝia ĉelo plenigita de libroj, muzikaj kaj sciencaj instrumentoj fariĝis la intelekta renkontopunkto por la elito de Nov-Hispanio.

En 1667 ŝi eniris en monaĥejon por tute dediĉi sin al la literaturo. Ŝiaj plej gravaj mecenatoj estis la markizoj de Laguno, vicreĝoj de Nov-Hispanio, kiuj publikigis ŝiajn verkojn en Hispanio iberia.

Sor Juana Inés de la Cruz rafinis la barokan stilon kaj tial ŝi ĝuis la agnoskon de siaj kunuloj dum sia vivo, kio estas pruvita en la multaj tiatempaj eldonaĵoj de ŝia laboro. Ŝi faris gravan evoluon en la liriko, la dramo kaj la prozo. Ŝi majstre uzis rimedojn kiel silogismojn kaj vortludojn, kaj ŝia verko brilis per versado, inversio kaj mitologiaj aludoj. Ĉi tiuj aludoj ne limiĝis al -tiel nomata- okcidenta universo, sed ŝi asimilis la riĉecon de socio tuŝita de kunfandiĝo de kulturoj. Tiel, Sor Juana Inés ankaŭ reprezentis en siaj verkoj la originan kulturon de la Nova Mondo.

Sor Juana ankaŭ verkis muzikan traktaĵon nomata ‘La Heliko’ (El caracol), kiu perdiĝis, sed estis laŭdata tiutempe kiam ŝi diskonigis ĝin.

En 1674 ŝi komponis serion de kristnaskaj kantoj publikigitaj kiel anonimaj ĝis 1679, kiam ŝia subskribo aperis unuafoje en la kristnaskaj kantoj pri la Dianonco de Maria Sankta.

Ili estis skribitaj por esti komprenataj de hispanoj, indiĝenoj kaj afrikdevenaj homoj, ĉar ili estis skribitaj en la latina, la hispana kaj la náhuatla, lingvo de la meksika popolo, kiujn ŝi perfekte regis. En la teksto ŝi subtile laŭdis la rajton de virinoj al pli bona edukado, denuncis la malestimon al indiĝenaj homoj, kaj ankaŭ la mistraktadon suferitan de la afrikdevena popolo. Sor Juana bone regis la popularan poezion kaj sukcesis kapti kaj transdoni la ĝojan komedion kaj simplajn ĝuojn de la homoj.

Kiam la vicreĝo kaj la vicreĝino ĉesigis siajn funkciojn Sor Juana Inés restis sen subteno, tio elmetis ŝin al multaj malfacilaĵoj. Krome estis nomumita nova ĉefepiskopo de Meksiko, malkaŝe mizogina viro, kiu fariĝis malamiko de la verkistino.  Dum tiuj jaroj Sor Juana Inés suferis konstantan kontraŭstaron de la Eklezio kun la riproĉo, ke ŝi kiel virino dediĉis sin al verkado de profanaj aferoj anstataŭ al laboro de pia monaĥino. Ŝi finfine premita de sia konfesprenanto, fordonis siajn librojn kaj instrumentojn kaj rezignis pri sia intelekta vivo. Ŝi dediĉis siajn lastajn jarojn al prizorgado de siaj kunfratulinoj, en tempo kiam la pesto furiozis en la urbo. Kontaĝita de ĉi tiu terura malsano, Sor Juana Inés de la Cruz forpasis la 17-an de aprilo de 1695 en Meksikurbo.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (27) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La dramverkoj de Sor Juana varias de religiaj aferoj al sekularaj. Ŝiaj plej elstaraj verkoj en ĉi ĝenro estas Amor es más laberinto, Los empeños de una casa kaj serio de autos sacramentales adaptitaj por la ludado en la kortego.

Sor Juana Inés de la Cruz okupis kune kun Juan Ruiz de Alarcón kaj Carlos de Sigüenza y Góngora, elstaran lokon en la novhispana literaturo. En la lirika kampo, ŝia verkado similas al la hispana baroko en la malfrua etapo. La lirika verkado estas preskaŭ la duono de la tuta verkado de Sor Juana, kaj en ĝi ariĝas la kulturo de Nova Hispanio, la kulteranismo de Góngora kaj la konceptismaj verkoj de Quevedo kaj Calderón.

Lezama Lima komentis: "Estis la unua fojo en la (hispana) lingvo, en kiu amerika figuro okupas unuarangan lokon. "

Sor Juana Inés de la Cruz lasis neforviŝeblan spuron ne nur pro sia eksterordinara verko, sed pro tio, ke ŝi venkis, almenaŭ iugrade, la limojn truditajn al virinoj en la kompleksa kolonia periodo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • ALATORRE, Antonio, Sor Juana a través de los siglos. México: El Colegio de México, 2007.
  • BENASSY-BERLING, Marié-Cécile, Humanisme et Religion chez Sor Juana Inés de la Cruz: la femme et la cultura au 17e siècle. Paris: Editions Hispaniques, 1982. (ISBN 2-85355-000-1)
  • BEAUCHOT, Mauricio, Sor Juana, una filosofía barroca, Toluca: UAM, 2001.
  • BUXÓ, José Pascual, Sor Juana Inés de la Cruz: Lectura barroca de la poesía, México, Renacimiento, 2006.
  • CORTES, Adriana, Cósmica y cosmética, pliegues de la alegoría en sor Juana Inés de la Cruz y Pedro Calderón de la Barca. Madrid: Vervuert, 2013. (ISBN 978-84-8489-698-2)
  • GAOS, José. "El sueño de un sueño". Historia Mexicana, 10, 1960.
  • JAUREGUI, Carlos A. "Cannibalism, the Eucharist, and Criollo Subjects." In Creole Subjects in the Colonial Americas: Empires, Texts, Identities. Ralph Bauer & Jose A. Mazzotti (eds.). Chapel Hill: Omohundro Institute of Early American History & Culture, Williamsburg, VA, U. of North Carolina Press, 2009. 61-100.
  • JAUREGUI, Carlos A. "El plato más sabroso’: eucaristía, plagio diabólico, y la traducción criolla del caníbal." Colonial Latin American Review 12:2 (2003): 199-231.
  • MERKL, Heinrich, Sor Juana Inés de la Cruz. Ein Bericht zur Forschung 1951-1981. Heidelberg: Winter, 1986. (ISBN 3-533-03789-4)
  • MURATTA BUNSEN, Eduardo, "La estancia escéptica de Sor Juana". Sor Juana Polímata. Ed. Pamela H. Long. México: Destiempos, 2013. (ISBN 978-607-9130-27-5)
  • NEUMEISTER, Sebastian, "Disimulación y rebelión: El Político silencio de Sor Juana Inés de la Cruz". La cultura del barroco español e iberoamericano y su contexto europeo. Ed. Kazimierz Sabik and Karolina Kumor, Varsovia: Insituto de Estudios Ibéricos e Iberoamericanos de la Universidad de Varsovia, 2010. (ISBN 978-83-60875-84-1)
  • OLIVARES ZORRILLA, Rocío, "The Eye of Imagination: Emblems in the Baroque Poem 'The Dream,' by Sor Juana Inés de la Cruz", in Emblematica. An Interdisciplinary Journal for Emblem Studies, AMC Press, Inc., New York, vol. 18, 2010: 111-161.
  • ----, La figura del mundo en "El sueño", de Sor Juana Inés de la Cruz. Ojo y "spiritus phantasticus" en un sueño barroco, Madrid, Editorial Académica Española, 2012. (ISBN 978-3-8484-5766-3)
  • PERELMUTER, Rosa, Los límites de la femineidad en sor Juana Inés de la Cruz, Madrid, Iberoamericana, 2004.
  • PAZ, Octavio. Sor Juana Inés de la Cruz o las trampas de la fe. México: Fondo de Cultura Económica, 1982.
  • PFLAND, Ludwig, Die zehnte Muse von Mexiko Juana Inés de la Cruz. Ihr Leben, ihre Dichtung, ihre Psyche. München: Rinn, 1946.
  • RODRÍGUEZ GARRIDO, José Antonio, La Carta Atenagórica de Sor Juana: Textos inéditos de una polémica, México: UNAM, 2004. (ISBN 9703214150)
  • ROSAS LOPATEGUI, Patricia, Oyeme con los ojos : de Sor Juana al siglo XXI; 21 escritoras mexicanas revolucionarias. México: Universidad Autónoma Nuevo León, 2010. (ISBN 978-607-433-474-6)
  • SABAT DE RIVERS, Georgina, El «Sueño» de Sor Juana Inés de la Cruz: tradiciones literarias y originalidad, Londres: Támesis, 1977.
  • SORIANO, Alejandro, La hora más bella de Sor Juana Inés de la Cruz, México, CONACULTA, Instituto Queretano de la Cultura y las Artes, 2010.
  • WEBER, Hermann, Yo, la peor de todas – Ich, die Schlechteste von allen. Karlsruhe: Info Verlag, 2009. (ISBN 978-3-88190-542-8)
  • Juana Inés de la Cruz, and Carl W Cobb. The Sonnets of Sor Juana Ines De La Cruz in English Verse. E. Mellen Press, 2001.
  • Juana Inés de la Cruz, and Alberto G Salceda. Obras Completas De Sor Juana Ines De La Cruz. 1st ed., Fondo De Cultura Economica, 1957.
  • Juana Inés de la Cruz, and Margaret Sayers Peden. A Woman of Genius : The Intellectual Autobiography of Sor Juana Inés De La Cruz. 2nd ed., Lime Rock Press, 1987.
  • Schmidhuber de la Mora, Guillermo, et al. The Three Secular Plays of Sor Juana Inés De La Cruz : A Critical Study. University Press of Kentucky, 2000. INSERT-MISSING-DATABASE-NAME, INSERT-MISSING-URL. Accessed 14 May 2020.
  • Thurman, Judith, et al. I Became Alone : Five Women Poets, Sappho, Louise Labé, Ann Bradstreet, Juana Ines De La Cruz, Emily Dickinson. 1st ed., Atheneum, 1975.
  • 2.14.6, Notes on Two Spanish American Poets: Gabriela Mistral and Sor Juana Ines de la Cruz, 1947 and undated, Box: 14, Folder: 6.0; Reel: 81, Frame: 148. Katherine Anne Porter papers, 0041-LIT. Special Collections and University Archives. https://archives.lib.umd.edu/repositories/2/archival_objects/417161 Accessed May 14, 2020.
  • Juana de la Cruz. Mother Juana De La Cruz, 1481-1534 : Visionary Sermons. Edited by Jessica A Boon, Iter Academic Press, 2016.
  • Juana Inés de la Cruz . A Sor Juana Anthology. Translated by Alan S Trueblood, Harvard University Press, 1988.
  • The Politics and Poetics of Sor Juana Inés De La Cruz. Ashgate, 2012. INSERT-MISSING-DATABASE-NAME, INSERT-MISSING-URL. Accessed 14 May 2020.
  • Kirk Rappaport, Pamela. Sor Juana Inés De La Cruz : Religion, Art, and Feminism. Continuum, 1998.
  • Merrim, Stephanie. Early Modern Women's Writing and Sor Juana Inés De La Cruz. 1st ed., Vanderbilt University Press, 1999.
  • Juana Inés de la Cruz, et al. Sor Juana's Love Poems. University of Wisconsin Press, 2003. INSERT-MISSING-DATABASE-NAME, INSERT-MISSING-URL. Accessed 14 May 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]