Teodora Ginés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodora Ginés
Persona informo
Naskiĝo 530
en Santiago de Ĉilio
Morto 1598
Ŝtataneco Kubo vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodora GINÉS (15301598) estis dominikana muzikisto kaj komponisto de la 16-a jarcento. Ŝi estas unu el la unuaj konataj komponistoj de Ameriko. Krome, ŝi estas konsiderata la aŭtorino de la plej malnova dokumento de folklora muziko de Kubo. Teodora loĝis en la insulo Hispanio, la hodiaŭa Dominika Respubliko. Ŝi estas konsiderata kiel la kreinto de la kanto titolita "Son de la Má Teodora".

Ŝi estis sklavino de afrika deveno, kiu atingis sian liberecon danke al sia rimarkinda muzika kapablo. En tiu epoko pro la malfeliĉo sur la Dominika insulo, multaj dominikanoj elmigris al najbaraj landoj. Teodora, kune kun sia fratino, la kantistino Mikaela, forlasis la insulon per boato el Puerto Plata, al la najbara Kubo. Tiam la kunfandiĝo de la latina kaj la afrika muzikoj estis pli kaj pli grava kaj rimarkinda en Latinameriko. En Kubo la fratinoj per siaj kantoj akiris rapidan popularecon. Eĉ iliaj talentoj vekis tiel la atenton, ke ambaŭ estis dungitaj por partopreni la orkestron de la Katedralo de Santiago de Kubo: Mikaela kiel violonisto kaj Teodora ludanta la bandola (kordinstrumento iom pli malgranda ol guitaro).

Dum la kolonia epoko en Kubo, pro la malabundeco de profesiaj muzikistoj, sklavoj aŭ eksaj sklavoj estis alvokitaj por partopreni en la preĝejaj korusoj kaj orkestroj. En tiu orkestro ili estis kune al Jacome Viceira, portugala klarnetisto, kaj la violonisto Pedro Almaza el Malago. Venis tempo kiam la grupo disiĝis. Do Teodora kaj sia fratino daŭris kantante sendepende kaj famiĝis pro siaj kantoj.

Al Teodora oni atribuas la aŭtorecon de la klasika kaj fama kanto “Son’de la Má Teodora", verkita ĉirkaŭ la jaro 1562. Aliaj situigas la daton proksime al 1580. Ĉi tiu kanto estis transskribita de Laureano Fuentes Matons, en lia libro “La artoj en Santiago de Kubo”, eldonita en 1893. Matons konkludis, ke la “Son’de la Má Teodora" estis la unua ‘Son’ en la historio. Do, kun ĝi naskiĝis tiu ĝenro. La ‘Son’ estas kuba tradicia muzika ĝenro, origine de la orienta kuba regiono, kiu gajnis grandan popularecon ĝis hodiaŭ. Ĉi tiu kanto jam havis la karakterizajn elementojn de la moderna kuba popola muziko: pinĉita baso kaj sinkopaj ritmoj kun konstantaj ŝanĝoj de 2-3 tempoj en unu mezuro. Krome la kantoteksto estas kantita en tipa kanto - responda formulo:

Kie estas panj´ Teodora?

Fendante la lignon estas!

…per stango kaj bandolo?

Fendante la lignon estas!

Kie (ŝi) estas, kiun mi ne vidas?

Fendante la lignon estas!

Laureano Fuentes Matons aldonis "ŝi estas la unua muzik-famulo de la insulo de Kubo", kio estas granda merito en lando kie muziko kaj muzikistoj estas distingaj elementoj de kulturo. Kelkaj historiistoj dubas pri la aŭtoreco de Teodora kaj opinias, ke tiu peco estis komponita poste en ŝia tributo, kaj ne de ŝi. Ankaŭ en 1971 la esploristo Alberto Muguercia pridubas tion, ke tiu kanto estus la unua ‘Son’. Li argumentas, ke la instrumentoj uzataj en tiu kuba ĝenro ne ekzistis en 1562.

Povas okazi, ke ambaŭ konsideroj enhavas elementojn de vero. Eble tiu komponaĵo de Teodora ne povus esti aŭdita aŭ identigita kiel ‘Son’ en la 19-a aŭ 20-a jarcento, kvankam ĝi enhavis la ĝermon, la radikon de la estonta ĝenro kiel oni konas ĝin nun. Ĉiukaze Teodora eniris en la historion de la kuba muziko, ĉar preter la detaloj pri ŝia vivo kaj verko, la tradicio donis al ŝi sian aprobon.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 20 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.