Quit India

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Manifestacio en Bengaluro dum la Movado Forlasu Hindion.

La movado Quit India (tradukita al kelkaj lingvoj kiel Movado Forlasu Hindion), konata ankaŭ kiel Aŭgusta Movado, estis politika movado lanĉita en la sesio de Mumbajo de la Tut-Hindia Kongres-Komitato fare de Mahatma Gandhi la 8an de aŭgusto 1942, dum la Dua Mondmilito, petante la finon de la Brita Regado en Hindio.[1] Temis pri unu el multaj klopodoj de la Hindia sendependiga movado.

La Misio Cripps kiu klopodis hindian subtenon al la brita militklopodo malsukcesis, kaj la 8an de aŭgusto 1942, Gandhi faris alvokon al "Do or Die" (Faru aŭ mortu) en sia diskurso Quit India (Forlasu Hindion) farita en Mumbajo el la parko Goŭalia Tank.[2] La Tut-Hindia Kongres-Komitato lanĉis amasproteston postulante tion kion Gandhi nomis "Ordonita Brita Retiro" el Hindio. Kvankam tio okzais dum milito, la Britoj estis pretaj agadi. Preskaŭ la tuta estraro de la Hindia Nacia Kongreso estis enprizone senjuĝe en la momento de la diskurso de Gandhi. Plej el ili restos la ceteron de la milito en prizono kaj sen kontakto kun la popolo. La Britoj havis la subtenon de la Vicreĝa Konsilantaro (kiu havis majoritaton de hindoj), de la Tuthindia Islama Ligo, de la princlandoj, de la Hindia Imperia Polico, de la Brithindia Armeo, de la politika partio Hindua Mahasabha kaj de la Hindia Civilservo. Multaj hindiaj negocistoj profitante el forta milittempa elspezado ne subtenis la movadon "Forlasu Hindion". Multaj studentoj plie atentis al Subhas Chandra Bose, kiu estis en ekzilo subtenante la potencojn de la Akso Berlino-Romo-Tokio. La nura ekstera subteno venis el Usono, ĉar la Prezidento Franklin D. Roosevelt premis la Ĉefministron Winston Churchill akcepti kelkajn el la hindiaj postuloj. La kampanjo "Forlasu Hindion" estis efektive venkita.[3] La Britoj malakceptis garantii tujan sendependecon, dirante, ke tio okazu nur post la fino de la milito.

Sporada malgrand-skala perforto okazis tra la tuta lando kaj la Britoj arestis dekojn da miloj da estroj, kaj tenis ilin enprizone ĝis 1945. Pri tujaj celoj, la kampanjo "Forlasu Hindion" estis malsukcesa pro la forta perforta subpremado, malforta kunordigo kaj la mankode klara agadprogramo. Tamen, la brita registaro konstatis, ke Hindio estas neregebla longdaŭre pro la kosto de la Dua Mondmilito, kaj la demando por postmilito iĝis kiel eliri honore kaj pace.

En 1992 la Banko de Hindio eldonis 1-rupian porokazan moneron por marki la Oran Jubileon de la kampanjo "Forlasu Hindion".[4] Poŝtmarkoj estis eldonitaj en 1967 kaj en 2017 kun montro de la memormonumento "patna" Ŝahid Smarak.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "1942 Quit India Movement – Making Britain". www.open.ac.uk. Arkivita el la originalo la 23an de junio 2018. Alirita la 30an de aprilo 2020.
  2. Ramesh Mishra R.C.Mishra (1a de oktobro 2017), Quit India Movement 09 August, 1942, Alirita la 30an de aprilo 2020.
  3. Arthur Herman (2008). Gandhi & Churchill: The Epic Rivalry That Destroyed an Empire and Forged Our Age. Random House Digital. pp. 494–99. ISBN 9780553804638.
  4. "1 Rupee Coin of 1992 – Quit India Movement Golden Jubilee". Arkivita el la originalo la 6an de aprilo 2017. Alirita la 30an de aprilo 2020.