Rábapatona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rábapatona [rAbapatona] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr.

Preĝejo de Rábapatona

.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rábapatona situas for de ĉefvojo, laŭ maldekstra bordo de Rába, havanta nur sakovojon, fervojo Győr-Sopron estas ne tro for. Ĉe la komunumo troviĝas ponto tra Rába.

Historio[redakti | redakti fonton]

Peĉenegoj fondis la vilaĝon. La turkoj detruis la komunumon post la mezepoko. En 1650 kastelo kaj preĝejo konstruiĝas. En 1876 kaj en 1883 inundoj okazis. En 1959 kolĥozo pri Nova Vivo formiĝis. En 1962 kulturdomo estis konstruita.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas akvomuelejo el 1562.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Rábapatona naskiĝis modisto Katalin Sárváry.