Rábaszentandrás
Etoso
Rábaszentandrás [rAbasentandrAŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo estas hungare Rába-Sankta Andreo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Catholic_church_in_R%C3%A1baszentandr%C3%A1s%2C_Hungary.jpg/220px-Catholic_church_in_R%C3%A1baszentandr%C3%A1s%2C_Hungary.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Lutheran_church_in_R%C3%A1baszentandr%C3%A1s%2C_Hungary.jpg/220px-Lutheran_church_in_R%C3%A1baszentandr%C3%A1s%2C_Hungary.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9316
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 530
Situo
[redakti | redakti fonton]Rábaszentandrás situas sur ebenaĵo, for de ĉefvojo kaj fervojo (Csorna-Pápa fervojo jam ĉesis), laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra flanko de Rába.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1469 en formo Zenthandras (=Sankta Andreo). La vilaĝo longe apartenis al fortikaĵo de Pápa. En la 16-a jarcento la turkoj detruis la vilaĝon, dum jardekoj neniu loĝis tie. En 1957 kolĥozo formiĝis, kiu ĉesis kune kun la socialismo. En Rábaszentandrás migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Rábaszentandrás naskiĝis episkopo-poeto János Kis.