Luterana preĝejo (Rábaszentandrás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Rábaszentandrás
Luterana preĝejo en Rábaszentandrás
Luterana preĝejo en Rábaszentandrás
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rábaszentandrás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Győr-Moson-Sopron
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko (la fasado estas novgotiko)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Rábaszentandrás.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Rábaszentandrás en la 17-a jarcento vivis luteranoj. En 1674 la luterana pastro estis forigita, baldaŭ li martiriĝis. En 1681 alia luterana pastro aranĝis armeeton kaj batalis por la religia libereco en armeo de Emeriko Thököly, poste en Francisko Rákóczi la 2-a. Tiutempe la luteranoj povis havi preĝejon. Post falo de la liberecbatalo en 1716 la katolikoj forprenis la preĝejon. Laŭ permeso pri artikolaj lokoj oni faris luteranajn mesojn en provizora domo ekde 1783, oni konstruis novan (nun videblan) kirkon sen turo en la jaroj 1784 kaj 1785. La reĝo permesis la sonoriladon en 1786, ĉi tie tio okazis en sonorilostablo. La unua orgeno alvenis en 1802. La turo estis konstruita nur en 1870. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 1906, eĉ nova orgeno alvenis. Post 2 jaroj en la turo la horloĝo ekfunkciis. La sekvaj renoviĝoj okazis en 1960 kaj 1977. En 2011 la orgeno estis iomete modernigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria. 3 enirejoj funkcias, la meza por la navo, la apudaj por la galerioj, la plej supre la turo altiĝas. Sur la muron oni metis memortabulon pri martira pastro en 1926. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1871 (Kristo en la Olivarba monto).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.