Róbert Brósz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Brósz
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de aŭgusto 1915(nun 1915-08-08)
en Hungario Parajd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 13-an de februaro 1994
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo juristoprofesoro
vdr

Róbert Brósz [brOs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brósz Róbert estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto.

Róbert Brósz[1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1915 en Parajd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Praid en Rumanio), li mortis la 13-an de februaro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Brósz maturiĝis en gimnazio en Jászapáti en 1933, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1937. Dum la studentaj jaroj li estis samloke helpanto de Géza Marton. Post la diplomo li laboris en juĝejo en Budapeŝto ĝis 1947, sed en tiu periodo en la lernojaro 1940 li studis en Universitato 'Sapienza' de Romo. Hejmenveninta li akiris advokatan-juĝistan diplomon, poste li batalis dum la 2-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito. Reveninta li havis postenon en ministerio pri konstruo (1947-1950), samtempe li instruis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1951 li ricevis universitatan statuson kiel docento, inter 1965 kaj 1985 li estis profesoro, ankaŭ katedrestro (1968–1985). Intertempe en 1955 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1985, tamen li instruis ĝis 1992. Li ricevis premiojn inter 1975-1990. Li edziĝis en 1943, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1944 kaj 1945. Li mortis en akcidento.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A klasszikus szolgalom fogalma különös tekintettel a szolgalom és a haszonjogok viszonyára (1949)
  • Latin jogi szövegek haladók részére (1953)
  • Nem teljes jogú polgárok a római jogforrásokban. A római polgárság rétegződése. (monografio kaj disertaĵo, 1955, apero en 1964)
  • Útmutató a római jogból (1958)
  • Nem teljes jogú polgárok a római jogforrásokban (1964)
  • Bekämpfung versteinerter Vorurteile und andere aktuelle Aufgaben im Unterricht des römischen Rechts (1970)
  • Római jog (kunaŭtoro, 1976, plurfoje eldonita ĝis 1995)
  • Hugo Grotius: A háború és a béke jogáról (kuntradukisto, 1960, 1999)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]