Róbert Falus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Falus
Persona informo
Naskonomo Frankl Róbert
Naskiĝo 2-an de oktobro 1925 (1925-10-02)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aŭgusto 1983 (1983-08-01) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj ĉeĥahungarafranca
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo klasika filologo • kritikistolektoro • universitata instruisto
vdr

Róbert Falus [faluŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Falus Róbert estis hungara klasika filologo, kritikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Frankl.

Róbert Frankl[1][2] naskiĝis la  2-an de oktobro 1925(nun 1925-10-02) en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aŭgusto 1983 (laŭ aliaj informoj la mortodato estis la 2-a aŭ la 3-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Falus devenis el juda familio. Post la maturiĝo li estis trudlaboristo, pli poste en 1950 li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1950-1959 li laboris en libroeldonejoj. Ekde 1959 li estis docento, ekde 1979 profesoro, ankaŭ katedrestro ekde 1972 en la menciita universitato. Li doktoriĝis en la universitato en 1979. Liaj kontribuoj aperis en la gazetaro. Li ricevis premiojn en 1967 kaj 1977.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Békeharc Olaszországban (1953)
  • Horatius (1958)
  • Az ókori görög irodalom története I–II. (1964)
  • Az antik világ irodalmai (1976)
  • Apollón lantja. A görög-római irodalom kistükre. (1983)
  • Platón összes művei. I-III. (redaktaĵo, 1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]