Róbert Fleischl
Aspekto
Róbert Fleischl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de novembro 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | 24-an de februaro 1926 en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–dekjaro de 1880) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Róbert Fleischl [flejŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fleischl Róbert estis hungara arkitekto.
Róbert Fleischl[1] naskiĝis la 16-an de novembro 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 24-an de februaro 1926 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Róbert Fleischl devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio jam en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1888. Post la diplomo li trejnis sin laŭvice en atelieroj de Győző Czigler, Antal Weber kaj Ignác Alpár. En 1891 li fondis propran arkitekturan firmaon, sed inter 1892-1894 lia kunarkitekto estis la germandevena György Brüggemann. Li edziĝis en 1902, lia edzino naskis 2 gefilojn (ambaŭ iĝos arkitektoj).
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- loĝdomoj en Budapeŝto ekde 1891
- kemia uzino en Kőbánya (1901)
- poŝta stacio (1910, nun lernejo, Budapeŝto)
- domoj en kolonio Wekerle
- mineja oficejo (1926, Dorog)
- kulturdomo (1928, Dorog)
-
loĝdomo (1894)
-
Poŝta stacio
-
Domo en kolonio Wekerle
-
Oficejo en Dorog
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Dorog
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)