Ignác Alpár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ignác Alpár en 1905
Palaco Anker en Placo Deák Ferenc
Memortabulo pri Ignác Alpár

Ignác ALPÁR, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Alpár Ignác estis elstara hungara arkitekto, profesoro.

Ignác Alpár naskiĝis kiel Schöckl Ignác la 17-an de januaro 1855 en Pest (urbo). Li mortis la 27-an de aprilo 1928 en Zürich.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Alpár iĝis masonisto en 1873, poste li lernis de Alajos Hauszmann, poste li plulernis en Berlino. Inter 18821889 li jam instruis en Budapeŝto en la universitato kune kun Alajos Hauszmann kaj Imre Steindl. En 1883 li edziĝis. En 1888 li forlasis la instruadon kaj li fondis firmaon, dume li ofte studvojaĝis en Eŭropo. En la 1890-aj jaroj li planis sian ĉefverkon: Fortikaĵo Vajdahunyad. Baldaŭe li okupiĝis precipe pri bankoj (Hungara Nacia Banko) kaj ministerioj. Liaj planaĵoj estas videblaj en la tiutempa Hungarujo, aktuale ankaŭ en Slovakio, Rumanio, ktp. En 1918 li vidviĝis kaj poste li denove edziĝis kaj poste li ne plu laboris.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Li planadis ekzemple preĝejojn, departementajn domojn, lernejojn, kazernojn, kastelojn, impomajn loĝdomojn, fabrikojn, banejojn. Aparte menciindas Palaco Anker.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo fondita en 1958
  • skulptaĵo en Zugló antaŭ Fortikaĵo Vajdahunyad farita en 1931
  • memortabulo en Budapeŝto

Referencoj[redakti | redakti fonton]