Palaco Anker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Palaco Anker estas impona konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Terézváros laŭ Placo Deák Ferenc. La nomo venis el la germana lingvo (=ankro), kiu estas ankaŭ slogana vorto de asekuraj societoj.

Palaco Anker
Palaco Anker kaj parto de la placo Deák Ferenc
Parto de Palaco Anker

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1907 aŭstra asekura societo volis konstrui sidejon en Budapeŝto. La konkurson gajnis Ignác Alpár, la domego estis konstruita inter 1908-1910. Oni profitis ankaŭ ferbetonon, kiu estis tiam novaĵo. Post la konstruo alvenis ankaŭ multe da kritikoj, inter ili eĉ de edzino de Ignác Alpár. Komence ĝis 1919 en la palaco funkciis ankaŭ Rondo Galilei. Post la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, poste la palaco funkciis kiel loĝdomo, sed laŭ la teretaĝo ankaŭ kelkaj vendejoj funkciis. Ekde 1953 asekura societo jam ne funkcias en la domego. En 1961 la konstruaĵo estis plene renovigita.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La palaco situas inter trotuaroj, la fasado rigardas al la Placo Deák Ferenc. Skulptaĵoj, reliefo kaj ceramikaĵoj ornamas la fasadon. Tri turoj kun kupoloj altiĝas, la plej alta (meze) estas 53 metrojn alta. En la kupoloj ofte vivis pentristoj, kiuj tie pentradis. Sub la meza kupolo granda timpano (arkitekturo) etendiĝas, kiun 6 kolonoj tenas. Niveloj de la palaco: keloj, teretaĝo, duonetaĝo, 4 etaĝoj, subtegmento kun kupoloj.

Famaj loĝantoj de la palaco[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]