Lipót Szondi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lipót Szondi [sondi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szondi Lipót estis hungara kuracisto, neŭrologo, psikiatro. Lia familia nomo estis Sonnenschein ĝis 1911. Lia filo estis Péter Szondi.

Lipót Szondi [1] naskiĝis la 11-an de marto 1893 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 24-an de januaro 1986 en Svislando en Küsnacht.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lipót Szondi devenis el juda familio. Li abiturientis en Budapeŝto en 1911, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto, ekde 1919 li estis privata kuracisto pri psikologio. Ekde 1927 li instruis en altlernejo, krome li laboris en psikologia laboratorio apud Pál Ranschburg. Li kreis teston, kiu faris lin mondfama, la testo estas konata Szondi-testo. En 1940 li perdis la postenon pro la judaj leĝoj, dum la nazia erao li rifuĝis al Zuriko, kie li vivis plu. Li fondis komence laborrondon, poste esplorocentron, fine instituton.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A fogyatékos értelem (1925)
  • A családkutatás és ikerkutatás módszertani elemei (1935)
  • Az én kísérleti elemzése (1943)
  • Schicksalsanalyse (1948)
  • Triebpathologie (1952)
  • Achicksalsanbalytische Therapie. Ein Lehrbuch der passiven und aktiven analytischen Psychotherapie (1963)
  • Moses Antwort auf Kain (1973)
  • Die Triebvermischten (1984)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • statuo en Budapeŝto de 1986
  • memortabulo en Budapeŝto de 1993
  • fondaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]