Róza Bogya
Aspekto
Róza Bogya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1835 en Transilvanio, Aŭstra Imperio |
Morto | oktobro de 1919 en Berlino (Germanio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto voĉa instruisto |
Róza Bogya [bodja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogya Róza, ekster Hungarlando Rosa de Ruda estis hungara operkantisto, (soprano), muzikinstruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Bogyai.
Róza Bogya[1][2] naskiĝis supozeble en 1835 en Transilvanio (Aŭstra Imperio), ŝi mortis supozeble en oktobro de 1919 en Berlino (Germanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Róza Bogya prenis kantolecionojn en Vieno kaj Italio de Catalano kaj Arlet. Inter 1854–1857 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pest), poste pro persona konflikto kun Ferenc Erkel ŝi kantis en Vieno. Ŝiaj sekvaj stacioj estis pluraj italaj urboj, Arad (urbo), Győr, Parizo, Berlino kaj Londono. Fininta la kantadon ŝi instruis operkantadon en Berlino.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- en:Michael William Balfe: Les Quatre fils Aymon — Hermine
- Vincenzo Bellini:
- Norma (opero) – Adalgisa
- I Capuleti e i Montecchi - Julia
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo – Rosina
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Azucena
- La traviata — Violetta Valéry
- Makbeto (opero) – Lady Macbeth
- I due Foscari — Lucrezia Contarini
- en:Ernani - Elvira