Rückl (vitrofarejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rückl
fabriko vd
Dum 1903 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Nižbor
Lando Ĉeĥio
TTT Oficiala retejo
vdr

RÜCKL estas vitrofarejo, kiu troviĝas en vilaĝo Nižbor proksime de Beroun en Ĉeĥio. Ĝi estis fondita en 1903 fare de Antonín Rückl, membro de malnova vitrofarista familio, kies radikojn eblas spuri ĝis la 17-a jarcento. La vitrofarejo en Nižbor estas la plej nova kaj sola ankoraŭ funkcianta vitrofarejo, kiu estiĝis danke al tiu familio. En 1945 ĝi estis alŝtatigita laŭ dekreto de la prezidento Beneš numero 100. Post la revolucio en 1992 la vitrofarejon privatigis pranepo de Antonín Rückl Jiří Rückl kaj fondis akcian kompanion. Vitron el Nižbor posedas ekzemple ankaŭ brita reĝino Elizabeto la 2-a.

Vitrofarejo Nižbor
Areo de la vitrofarejo en Nižbor
Facetado de unuopaj partoj de vitroprodukto en vitrofarejo en Nižbor

Historio[redakti | redakti fonton]

Familia marko Rückl estas sinonimo de unuaranga facetita kristalo ekde 1846. Tradicio de vitrofandado en la familio Rückl estis transdonata de generacio al generacio dum tricent jaroj. Vitrofarista familio Rückl venis al Bohemio en la dislimo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La unua stabila vitrofarejo, kiu portis la familian nomon, trovis sidejon en Ostrov en 1846 danke al iniciato de Jan Rückl. Samtempe estis starigitaj fundamentoj de estonta vitrofarista imperio, kiu siajn pasiojn por eterne ligis kun pluraj lokoj de ĉeĥa teritorio. En 1903 Antonín Rückl, nestoro de la ĉeĥa vitrofarista industrio, decidis konstruigi vitrofarejon en Nižbor „sur verda herbejo“ (malplena loko sen infrastrukturo), proksime de ĵus estiĝinta fervojo inter Prago kaj Rakovník.

Vera ora epoko venis en la tempo inter la du mondmilitoj, kiam en 1923 el la familia vitrofarejo iĝi akcia kompanio kaj koncentris sin al disvastigado kaj novigoj. Tiutempe ĉiuj kompanioj Rückl fieris per mil dungitaoj, stokejoj estis en la ĉefurbo, reprezentantoj en la tuta mondo ekde Belgio kaj Anglio ĝis HindioDamasko. Krom teĥnologia progreso la vitrofarejo dediĉis sin al evoluo de dezajnado kaj ligis kunlaboron kun altkvalitaj vitro-artistoj, kiel ekz. Ludvika Smrčková aŭ profesoro Josef Drahoňovský. Granda sukceso estis speciale facetita vazo por sinjoro prezidento Tomáš Garrigue Masaryk, kaj ankaŭ en vitrofarista ekspozicio en Parizo, kie la kompanio akiris en 1935 grandan premion Grand Prix.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La vitrofarejo Rückl sub titolo Rückl Crystal a.s. plu ofertas kaj produktas vastan skalon de vitraj produktoj. Principajn ŝanĝojn alportis la jaro 2017. Kun eniro de investinto kaj mecenato de ĉeĥaj markoj magistro Martin Wichterle la metio flegata dum jarcentoj havas ŝanco brili ankaŭ sur la kampo de nuntempa dezajnado. Nova kolekto Ĉeĥa Ĉielo sub gvido de artisma direktoro Rony Plesl omaĝas tradicion de la ĉeĥa vitrofarado kaj al famuloj de la ĉeĥa historio. La vitrofarejo nun havas prestiĝajn vitrovendejojn krom Ĉeĥio ankaŭ en Germanio, Belgio, Nederlando kaj Grand-Britio kaj kunlaboros kun plua Wichterle-vitrofarejo Bohemia Machine s.r.o. en Světlá nad Sázavou kun marko Bomma. Ambaŭ vitrofarejoj serĉos sinergion de produktado kaj komercado.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La vitrofarejon eblas viziti kaj rigardi tutan ĝian produktadon kun ĉiĉerono, de la fandejo ĝis facetejo. La vizitantoj povas vidi unuopajn fazojn de la tradicia vitrofarado, unuopajn etapojn de fabrikado de kristalaj produktoj. Ili vidos fandadon, krevadon, akvafortadon, tajladon, facetadon kaj dezajnadon. Ĉiu produkta paŝo estas klarigata, same kiel arto de permana blovado, majstreco de la facetistoj kaj procedo de kontrolado.

Vitroproduktado[redakti | redakti fonton]

Unue en halo kun forno oni fandas vitrerojn (60 %) kaj miksaĵon de kemiaĵoj (40 %) en gasfornoj kun temperaturo de 1450°C, estiĝas vitro-fandaĵo. Tiun la vitroblovistoj prenas per blovtuboj kaj blovas la vitron en muldiloj de multaj formoj kaj grandecoj. Por tio estas uzataj propramane skulptitaj muldiloj el faga aŭ pirarba ligno, uzeblaj 100-150 fojojn. Sporade oni uzas ankaŭ muldilojn ferajn. La produkto venas al malvarmiga forno por 6-12 horoj depende la grandeco de la produkto. La produkto havas temperaturon 500°C, tial necesas ĝin malvarmigi tre malrapide, alie ĝi povus fendiĝi. La malvarmiga formo havas transportan zonon, kio ebligas malvarmigi plurajn produktojn samtempe.

Krevejo[redakti | redakti fonton]

Dua parto estas krevejo, kie la produkto staras sur turnebla telero kaj nebezonataj partoj estas forigataj per gasflmo aŭ per diamanta segilo. Post kelkaj minutoj la superfluaĵo krevas kaj forfalas. Oni disbatos ĝin je vitreroj, kiuj estas uzataj por nova fandado. Okazas unua kontrolo laŭ normoj, se la produkto ne respondas al ili, ĝi estas disbatita ankaŭ kaj iras al la fandejo. Neniuj ruboj estiĝas. Se la produkto estas en ordo, ĝi iras al desegnejo.

Facetado[redakti | redakti fonton]

Facetado okazas en facetejo, kien venas preskaŭ pretaj produktoj, al kiuj mankas nur etaj detaloj. Per blanka farbo oni desegnas reton, laŭ kiu facetisto orientiĝas. Unue oni facetas pli grandajn ornamojn kaj poste ĉiam pli etajn detalojn. Pri unu produkto okupiĝas pluraj facetistoj, por ke ili ne bezonu ŝanĝi instrumentojn kaj modelojn, fukncias tia manufakturo. Tiumomente la produkto aspektas malbela, ĉar sur ĝi videblas la blanka reto kaj ĉio facetita estas malbrila. La produkto iras al polurejo, kie oni mergas ĝin en miksaĵon de acidoj sulfata kaj klorida por kelkaj horoj. Post elpreno la produkto aspektas pura kaj polurita, ĝi revenas al facetejo, kie oni facetas la plej delikatajn detalojn. La produkto povas esti ornamita per simplaj aŭ komplikaj teĥnologioj (sablado, orumado, pentrado), duŝita per akvo kaj pakita por eksporto. Pli ol 90% iras eksterlanden, precipe al Usono, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Japanio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa vikipedio

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]