Raúl Juárez Sedeño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raíl JUÁREZ SEDEÑO)
Raúl Juárez Sedeño
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1926 (1926-10-02)
Morto 4-an de junio 2012 (2012-06-04) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Vidu ankaŭ la apartigan liston Juárez.

Raúl JUÁREZ SEDEÑO (naskiĝis la 2-an de oktobro 1926 en Camagüey, Kubo, kaj samurbe mortis la 4-an de junio 2012) estis kuba esperantisto kaj honora membro de UEA.

Li lernis Esperanton post la morto de sia patro, kiu en Camagüey estis UEA-delegito, helpe de libroj el la hejma biblioteko. En la kvindekaj jaroj li komencis aktivi en la kuba movado, instruante ekde 1957 kaj fariĝinte UEA-delegito kaj landa peranto en 1958.

Post la kuba revolucio en 1961 li estis preskaŭ la sola kuba esperantisto, kies nomo estis internacie konata. Interalie li korespondis kun alilandanoj, esperantigis kubajn poemojn kaj novelojn, peris la revuon Paco kaj daŭrigis instruadon de Esperanto al interesitoj. Lia fidela agado ludis rolon en la reviviĝo de la kuba movado en 1971. Intertempe li faris ankaŭ amason da esploroj pri la historio de Esperanto en Kubo.