Raĝango (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elvido de la templo Tua Pek Kong sur la rivero raĝango
Elvido de la templo Tua Pek Kong sur la rivero raĝango

La Raĝango (malaja: Batang Rajang) estas rivero en la nordokcidento de la insulo Borneo (Malajzio) kiu fluas tra la malajzia subŝtato Saravako kaj estas la plej longa rivero de Malajzio kun longeco de 563 km[1].

La akvokolekta areo de la rivero havas surfacon de proksimume 50 000 km² kaj reprezentas 40 % de Saravako kaj 7 % de la tuta surfaco de Borneo.

La rivero Raĝango originas en la centro de Borneo (Iran-Gebergte) el la kunfluo de pluraj pli malgrandaj riveroj. Antaŭ ol enflui la Sudĉinan maron (en la nordokcidento de la insulo), ĝi atingas larĝecon de pli ol kilometro kaj disvastiĝas super delto de 6500 km². La plej grandaj urboj laŭ la rivero Raĝango estas Sibu, Kanowit, Song, Kapit kaj Belaga.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Tropical River Fisheries Valuation: Background Papers to a Global Synthesis. WorldFish. 2008. p. 218, ISBN 978-983-2346-61-6.