Reĝanga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irêak Ca'o Kutêi Jang
Irêak Ca'o Kutêi Jang, estas la sola libro verkita tute en la reĝanga lingvo. Ĝi temas pri la moroj kaj vivo de la Reĝanga komunumo

La reĝanga lingvo (indonezie Bahasa rejangBahasa redjang; en la propra lingvo ĉi tiu lingvo estas nomata Baso Jang [baso d͡ʒaŋ] (dialektoj lebong, musi kaj pasisir) aŭ Baso Hêjang [baso həd͡ʒaŋ]) (dialektoj kepahiang kaj rawas) apartenas al la malajopolinezia lingvaro, subgrupo de la aŭstronezia lingvaro, parolata en la sudokcidento de la indonezia insulo Sumatro, en la provinco Bengkuluo, samkiel en la provinco Suda Sumatro - en la distrikto Muara Kulam[1]. Ĝi estas indiĝena lingvo parolata de la reĝangoj kaj konas kvin regionajn lingvovariantojn (lebong, musi, kebanagung, pesisir (ĉiuj en la provinco Bengkuluo) kaj la dialekton rawan, parolata en la areo Kabupaten Musi Rawas Utara[1].

Laŭ Ethnologue, estis ĉ. 350 mil homoj kiuj parolis la lingvon en 2000[1]

Pro la tutmondiĝo la reĝanga lingvo malrapide regresas, precipe en la publika sfero, kaj estas anstataŭigata de varianto de la malaja lingvo (la benkulua), kiu estas delonge konsiderata kiel regiona lingvofrankao (lingvo franca)[2] kun siaj propraj denaskaj parolantoj (en la provinco Bengkuluo).

La tradicia reĝanga korpuso konsistas ĉefe el ritaj tekstoj, medicinaj ekzorcoj kaj poezio.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Apud la indonezie Bahasa Rejang, ĉi tiu lingvo estas ankaŭ nomata en la propra lingvo Baso Jang [baso d͡ʒaŋ] (dialektoj lebong, musi kaj pasisir) aŭ Baso Hêjang [baso həd͡ʒaŋ]) (dialektoj kepahiang kaj rawas). Male al baso, kiu estas absorbaĵo el la sanskrito[3], miling estas la originala vorto de la reĝanga lingvo, kiu signifas "parolado" aŭ "parolo"[4].

Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj nomas la raĝangan lingvon mê-Jang (mê-Hêjang), kiu laŭvorte signifas "konvulsia". En Indonezio la termino "bahasa rejang" sekvas la regulojn por doni nomon al aliaj lingvoj en Indonezio. Rejang estas indonezia vorto kongrua kun la vorto Jangen en la propra (raĝanga) lingvo. En Interreto ekzistas pluraj difinoj aŭ signifoj de la vorto "rejang". Unu el ili signifas rapidajn movojn (dum saltado, kurado)[5]. Richard McGinn esploris pri la origino de la reĝanga lingvo: "rejang" kiel rapida movado verŝajne priskribas la migradan procezon de la prapatroj de la reĝangoj el la areo ĉirkaŭ la rivero Raĝango (mal. rejang) en Saravako.

En la angla, ne ekzistas norma nomo por ĉi tiu lingvo. Tial povus esti, ke oni trovas eldonaĵojn, kiuj uzas la terminon reĝangla lingvoreĝangla lingvo. La terminoj Redjang aŭ eĉ Redjansch-Lebongsch (nederlande) ankaŭ estas menciitaj kiel nomoj por la reĝanga lingvo en la retejo MultiTree: Cifereca Biblioteko de Lingvaj Rilatoj[6].

Dialektoj kaj klasifiko[redakti | redakti fonton]

Specimeno de la reĝanga skribo.

Ekzistas kvin diversaj dialektoj[1]. La klasifiko de la reĝanga lingvo ne estas evidenta kaj ĝenerale akceptita. En 2009, Richard McGinn metis la reĝangan en la grupo de la bidaju-lingvaro (parto de la dajak-lingvaro)[7]. Ĉi-kaze la reĝanga eble rilatas al la nasa lingvo, kiu tamen ne estis konklude pruvita[8].

Skribo kaj gramatiko[redakti | redakti fonton]

La lingvo estas skribita per la sama skribo kiel la malaja, ankaŭ konata sub la nomo KaGaNga (pro la tri unuaj literoj el ĝia alfabeto) kaj depost nelonge ankaŭ per latina alfabeto.

En la reĝanga lingvo, afiksoj ludas gravan rolon, ĉar la diferenco inter unu afikso kaj alia afikso rezultas en signifoŝanĝo de vorto. Sintakse la lingvo uzas frazo-strukturon SPO (subjekto-predikativo-objekto) la samon kiel aliaj aŭstroneziaj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (en) Rejang - a language of Indonesia
  2. (en) "Vitality of Rejang Language (Vitality of Rejang Language): Tracking the Vitality of Bengkulu Old Language by UGM Students", alirita la 4-an de novembro 2018.
  3. (ind) Maneechukate, Siriporn, "Sanskritaj Vortoj en Indonezia kaj Tajlanda kiel Instruaj Materialoj", 2014 (PDF), alirita la 9-an de novembro 2018.
  4. (ind) Munir Hamidy, Badrul (1985). Kamus Lengkap Indonesia-Rejang, Rejang-Indonesia. Pusat Pembinaan dan Pengembangan Bahasa, Departemen Pendidikan dan Kebudayaan. hlm. 42.
  5. (ind) KBBI "reang-3"
  6. (ind) Rejang, MultiTree: Cifereca Biblioteko de Lingvaj Rilatoj.
  7. (en) McGinn, Richard. Out-of-Borneo subgrouping hypothesis for Rejang Arkivigite je 2014-01-02 per la retarkivo Wayback Machine, Austronesian historical linguistics and culture history, 2009.
  8. (en) ISO 639-3 ISO 639-3 Registration Authority Request for New Language Code Element in ISO 639-3. SIL Internacia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (en) Adelaar, Alexander, The Austronesian Languages of Asia and Madagascar: A Historical Perspective, The Austronesian Languages of Asia and Madagascar, pp. 1-42, Routledge Language Family Series, Londres, Routledge, 2005, (ISBN 0-7007-1286-0)
  • (en) McGinn, Richard, Outline of Rejang Syntax, NUSA Linguistic Studies of Indonesian and Other Languages of Indonesia, volume 14, Jakarta, Badan Penyelenggara Seri NUSA, 1982.
  • (en) The Rejang Language Handbook Arkivigite je 2012-07-17 per la retarkivo Wayback Machine