Sibu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sibu
urbeto • urbego • district of Malaysia

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 96000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 247 995  () [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 18′ N, 111° 49′ O (mapo)2.3111.81666666667Koordinatoj: 2° 18′ N, 111° 49′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 8278 km² ( 827 800 ha) [+]
Sibu (Malajzio)
Sibu (Malajzio)
DEC
Sibu
Sibu
Situo de Sibu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sibu [+]
vdr

Sibu, ĉine (moderna) 诗巫, ĉine (tradicia) 詩巫 estas riverhavena urbego en Malajzio, en Borneo, en subŝtato Saravako. La urbego estas ankaŭ departementa distrikta ĉefurboj. Antaŭ 1873 Sibu estis nomita "Maling".

Mapo pri Malajzio, kie Sibu estas trovebla en la nordokcidenta Borneo
Unu el la riveroj en Sibu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Butikoj en Sibu
Haveno en Sibu
Urba trafiko en Sibu

Sibu situas sur marĉa ebenaĵo en orienta Malajzio, en nordokcidenta Borneo ĉe kunfluejoj de 2 riveroj. Sudĉina Maro troviĝas 60-80, Kuching 191, Kuala-Lumpuro 1132 km [1]. Loko de Sibu estas marĉa, oftaj inundoj okazis, jare po 1-3.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko antaŭ alveno de eŭropanoj okazis oftaj militadoj inter diversaj etnoj. Maling estis fondita fare de James Brooke en 1862, kiam li konstruis fortikaĵon por defendi atakojn de indiĝenoj. Al la fortikaĵo ĉinoj alvenis, kiuj komercadis jam en sekuro. En 1901 amase alvenis enmigrantaj ĉinoj. La urbo estis bruligita al la grundo dufoje en 1889 kaj 1928, sed ĝi estis rekonstruita post tio. Japana okupo okazis en 1941. Post la japana dominado en 1945 Saravako estis cedita al la britoj kiel kronkolonio. Sibu iĝis centro de la komunistaj agadoj inter 1950 - 1963. La komunista ribelo finiĝis nur en 1990. Sibu ricevis municipan statuson en 1981.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Komence la ĉinoj provis kultivi rizojn, sed tio ne sukcesis. En 1909 ili okupiĝis pri kaŭĉukoj. La lignoindustrio prosperis dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, ĝia ekonomia graveco superis la kaŭĉukplantejojn en la 1960-aj jaroj. La ligna ŝipkonstruado komenciĝis en la 1930-aj jaroj por rivera kaj marborda uzoj. Ĝi prosperis en 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, poste ĝi ŝanĝiĝis al ŝtalŝipkonstruado. Ekzistas sume 40 ŝipkonstruejoj en la urbego, sed estas ankaŭ produktejo de veturiloj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sibu havas flughavenon kaj 2 riverajn havenojn (la malgrandaj maraj ŝipoj povas atingi Sibu-n). La urbego estas ligita voje ĉefe al Kuching. Pluraj pontoj helpas la trafikon. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hotelo en Sibu

Sibu havas tropikan klimaton. La jara averaĝa temperaturo varias inter 22-32 °C. Jare pluvas po 3229 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Larĝa foto pri muzeo en Sibu

Fontoj[redakti | redakti fonton]