Rachid Mimouni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rachid Mimouni (en araba: رشيد ميموني) (20a de Novembro, 1945 - 12a de Februaro, 1995) estis Alĝeria verkisto, instruisto kaj aktivulo por homaj rajtoj.

Mimouni verkis romanojn kiuj priskribis la socion de Alĝerio laŭ realisma stilo. Li estis minacata de islamismaj aktivuloj pro sia elstareco kontraŭ movado kiun li priskribis kiel bazita sur arkaikaj ideoj, malkongrua kun la nuntempo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rachid Mimouni naskiĝis en Boudouaou, 30 km el Alĝero en familio de malriĉaj kamparanoj.[2]

Mimouni studis sciencon ĉe la Universitato de Alĝero antaŭ iĝi instruisto ĉe la École supérieure du commerce (negoclernejo) en Alĝero. Li estis prezidento de la Fondaĵo Kateb Yacine kaj tenis la postenon de vic-prezidento de Internacia Amnestio. Li fuĝis el Alĝerio al Francio en 1993 por eviti la enlandan militon kaj la murdojn de intelektuloj. Li mortiĝis en Parizo en 1995 pro hepatito.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • « Le printemps n'en sera que plus beau » (1978)
  • « Le Fleuve détourné » (1982)
  • « Une paix à vivre » (1983)
  • « Tombéza » (1984)
  • « L'Honneur de la tribu » (1989)
  • « La ceinture de l'ogresse » (1990)
  • « Une peine à vivre » (1991)
  • « De la barbarie en général et de l'intégrisme en particulier » (1992)
  • « La Malédiction » (1993)
  1. Barbarie et integrisme
  2. Rachid Mimouni (1945-1995) - Bibliographie. Bibliothèque nationale de France. Alirita 21a de Julio 2015.
  3. OBITUARY:Rachid Mimouni. The Independent. Alirita 21a de Julio 2015.