Radłówka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radłówka
germane: Hartelangenvorwerk
vilaĝo en Pollando
Radłówka (Pollando)
Radłówka (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 7′ N, 15° 33′ O (mapo)51.12083333333315.541944444444Koordinatoj: 51° 7′ N, 15° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 280 m
Loĝantaro 303
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

Radłówka - [elparolu: radŭuvka], jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Hartelangenvorwerk [prononcu: harteLANgenforverk] - estas vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en izera montetaro.

La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la jaro 1217. Laŭ dokumentoj, la unuaj proprietuloj en turnopunkto de la 13-a/14-a jarcentoj estis familio Lange. Sekve apartenis al riĉa familio Raus-Sendorf (1421) kaj al municipa konsilantaro de Lwówek Śląski. En la jaro 1500 la terenon aĉetis Siegmund von Zedlitz, kiu surloke de eksa konstruaĵo ekkonstruis kastelon. La kastelo estis detruita dum la tridekjara milito kaj post cent jaroj forlasita de proprietuloj komplete ruiniĝis.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]